2012-06-14
 Ekster la konferencejo |
|
 Ĝenerala direktoro de Apple Tim Cook |
|
 Afiŝo de la konferenco |
La 12an de junio laŭ la pekina tempo en la konferenca centro Moscone West, San-Francisko, la kompanio Apple okazigis tutmondan disvolvantaran konferencon.
En la konferenco Apple prezentis la novan serion da tekkomputiloj MacBook, sistemon Mac OS X Mountain Lion, kaj sistemon iOS 6 uzeblan de movebla ekipaĵo, inter kiuj MacBook enkondukis traktilon Ivy Bridge kaj ekranon Retina; sistemo Mac OS X Mountain Lion alportas novan funkcion iCloud, novan TTT-legilon Safari kaj novan ŝalto-funkcion Power Nap; sistemo iOS 6 elstaris pro aldonitaj pli ol 200 novaj funkcioj; nova Siri povas ne nur paroli ĉine, sed ankaŭ distingi la kantonan dialekton.
Tio estas la unua tutmonda disvolvantara konferenco post la forlaso de Steve Jobs, kaj Tim Cook staranta en la mezo de la scenejo gajnis aplaŭdojn de la ĉeestantoj. Cook diris, ke la produktoj de Apple ŝanĝos plu la mondon.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|