Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝojo kaj malĝojo en metroo de Pekino (I)
2012-06-14

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

 

    En la lastaj kelkaj jaroj rapide disvolviĝas metroo en Pekino. La metroaj linioj etendiĝas en la tuta urbo. Oni preferas veturi per metroo, ĉar tio estas oportuna kaj rapida, sed malfacile imageblas, kiom homplenaj estas vagonoj de la metroo en Pekino, tio multe suferigas la pasaĝerojn. Mia familio loĝas en la orienta parto de Pekino kaj mia oficejo situas en la okcidenta parto de la urbo. Ĉar la du lokoj distancas malproksime unu de la alia, mi devas preni metroon por iri al la laboro kaj reveni al la hejmo. Pro tio ĉiutage mi spertas la ĝojon kaj malĝojon en la metroo.

 


Homfluoj en la pinthoroj, kiam oni iras al la laboro 

 

    Fakte, antaŭ 10 jaroj ofte aŭdiĝis plendoj kontraŭ tro da pasaĝeroj en la aŭtobusoj de la linio n-ro 300 sur la 3-a ringvojo de Pekino. Eĉ nun ili veturigas ĉiutage pasaĝerojn je pli ol 300 mil hom / fojoj, sed la metroo de Pekino -- pli ol 700 mil hom / fojoj ĉiutage, el kiuj granda parto uzas metroon en la pinthoroj. La ĉefa trafiko por homotransportado en Pekino sin turnis jam de sur tero al subtero. 

 

    La 15-an de septembro de 1981 ekfunkciis la unua metroo de Pekino, kiu estas ankaŭ la unua metroo de Ĉinio.

 

    Ĉiuj scias, ke la konstrua kosto de metroo estas ege granda. En tiuj jaroj kiam Ĉinio estis neriĉa, la malfacilo en konstruo de metroo facile imageblas. Fakte, oni konstruis metroon en Pekino ne nur por mildigi malfacilon de trafiko, sed ankaŭ pro inspiro de la moskva metroo, kiu ludis gravan rolon militan en la Dua Mondmilito. La metroo de Pekino estis ekkonstruita en la jaro 1965, kaj provfunkciigita en la jaro 1971. Oni povas diri, ke la unuaperioda konstruado de la pekina metroo estis komplete plenumita de Ĉinio mem, kaj ĉiuj ekipaĵoj estis produktitaj de la lando. La unuaj tri aŭtomataj eskaloj produktitaj de Ĉinio mem en plej frua tempo estis instalitaj unu en la haltejo de "Muzeo de Militaj Aferoj" de la linio n-ro 1, la alia en la haltejo de“Stacidomo de Pekino” kaj la tria en tiu de la "Ĉefurba Flughaveno".

 


Metroa haltejo por ŝanĝi linion 

 

    En la jaro 1971, kiam la metroo provfunkciis en Pekino, la ĉefa veturilo de pekinanoj estis biciklo. Baldaŭ post la apero de metroo, oni tuj trovis ĝin oportuna kaj rapida. En la sama jaro la metroo transportis pasaĝerojn je pli ol 8.28 milionoj da hom / fojoj. De la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝis la 90-aj, la monataj veturkartoj de metroo limigite emisiitaj kun plej avantaĝa prezo estis plej dezirataj en la urbo Pekino. Por gastigi la Olimpikojn en la jaro 2008, Pekino ekpraktikis la unuecan prezon por la metroo, je du juanoj (ĉ. 7 juanoj egalis al unu usona dolaro tiutempe) por unu persono, kaj tiu prezo validas ankaŭ nun. Kaj la metroaj linioj en Pekino pliiĝas kaj etendiĝas kiel reto. 

 

    Disvolvo de la urbo alportas grandan premon al la trafiko de la nuna Pekino: sur la tero estas granda obstrukco kaj en metroo -- tro da pasaĝeroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng