2012-06-14 Unuafoje prezentita en 2011 per sia unua albumo, "Duonvoĉe, tutkore", Manuel estas certe netipa artisto kiu tamen akiris la aprobon de esperantistoj; sufiĉas nur legi la recenzojn en la faka gazetaro. Kaj nun li proponas duan albumon, aperintan ĉe Vinilkosmo kun la titolo: "Ĉu plu ekzistas amo?"
Oni pensus, ke emerita elektrona inĝeniero kaj memlerninta muzikisto, kiu cetere operaciiĝis je la voĉkordoj, ne estus la plej taŭga kandidato por produkti muzikon por ĉiuj generacioj kaj devenoj. Kaj tamen... Krom la multaj novaj versioj de famaj ekstertempaj muzikistoj tradukitaj en Esperanton (ekz. la Beatles), ĉi-foje Manuel ekverkis proprajn pecojn, kaj jam ofertas tri, kiuj tuŝas romantikajn temojn kun alvoko al amo kaj paco; sed ankaŭ kun pli gravaj temoj.
Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi vizitu la retejon:
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd112&lng=e
(el Ret-info)
Redaktoro: Niu Xueqin |