Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kontraŭusona parado okazis en Manilo, Filipinoj
2012-06-14


Filipinaj popolanoj en la manifestacio 

 

    En la 12-a de junio, kontraŭusona parado organizita de filipinaj popolanoj okazis en Manilo, ĉefurbo de Filipinoj. La manifestantaro eĉ foje ekkonfliktis kun la kontraŭtumultaj policanoj ĉe la usona ambasadorejo en Filipinoj.

 

    La 12-a de junio estas la 114-a datreveno de la sendependeco de Filipinoj. La organizo de filipinaj agrokulturantoj unue okazigis kunvenon de multaj homoj ĉe la Palaco Malacanango (MALACANANG), prezidanta loĝejo en Filipinoj por protesti kontraŭ la malrapida ago de la filipina registaro en la agra reformado kaj kondamni la intervenadon de Usono al enlandaj aferoj de Filipinoj, poste ili paŝis al la usona ambasadorejo en Filipinoj . Kiam la manifestantaro atingis la straton ĉe la ambasadorejo, ĝi trafis la haltigon de multaj kontraŭtumultaj policanoj. Iuj manifestantoj ĵetis balaaĵojn al la policanoj kaj ricevis bastonajn batojn, sed la manifestantoj disiĝis pace.

 

    Laŭ la kalkulo de la manila polico, pli ol sescent homoj partoprenis en la manifestacio. Sed iuj raportoj diris, ke la nombro de la manifestantoj devas esti "pli ol mil".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng