Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rektoro estis atestanto de geedziĝo de studentoj
2012-06-14


Sinjoro Ge donas la geedziĝan ateston al la novaj geedzoj. 
 
 
Geedziĝaj atestoj

 

    Matene de la 12-a de junio en la Ĉina Universitato de Mineralo kaj Teknologio okazis geedziĝa ceremonio de 14 geamantoj diplomiĝantaj el la universitato, kaj ilia rektoro Ge Shirong estis la atestanto. Frue de majo, sinjoro Ge deklaris surrete, ke li volus atesti geedzecon por studentaj geamantoj antaŭ ilia diplomiĝo.

 

    La universitato organizis por 14 novaj geedzoj atestan ceremonion, kie sinjoro Ge donis al ili bondezirajn kartojn. Ne malmultaj studento-spektantoj kriis al sinjoro Ge "Ni amas vin".

 

    Ren Liying kaj Lu Wenxue, studentoj de majstra grado de artoj, enamiĝis en 2008 kaj geedziĝis en 2012, atestite de la rektoro. Laŭ la novedzino, tio donas belan memoron al ilia vivo estonta kaj ili povas ami unu la alian ĝis la vivfino.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng