Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yeosu-a Monda Ekspozicio 2012
2012-06-15

    La 12-an de majo la Monda Ekspozicio 2012 inaŭguriĝis en Yeosu de la Korea Respubliko. La temo de ĉi-foja Monda Ekspozicio estas: "Vivplenaj oceano kaj marbordo: resursa diverseco kaj daŭrigebla disvolviĝo". Krom la ĉefa temo ĝi havas ankoraŭ tri subtemojn: "Marborda disvolviĝo kaj protekto", "Originalaj aktivecoj pri mara kulturo" kaj "Teknikoj por novaj resursoj".

 

    Cent kaj kvin landoj kaj dek internaciaj organizoj partoprenis en ĉi-foja ekspozicio. La vizitantoj eble superos dek milionojn da homfojoj.

 


Panoramo de la ekspozicia ĝardeno 

 

    Yeosu estas unu el la plej belaj marbordaj urboj de la Korea Respubliko. La multinsula maro kaj la bela kaj zigzaga marbordo allogas vizitantojn. Tie estas historiaj restaĵoj de la fama generaro Yi Sun-sin, kiu faris grandan meriton por savi la landon en la kontraŭagresa batalo.

 

    En la 27-a de novembro, 2007, publikiĝis la rezulto de la duafoja baloto en la konferenco de Internacia Ekspozicia Buroo en Parizo, Francio: Yeosu, la urbo en Jeollanam-do de la Korea Respubliko, venkis Tenger, urbon de Maroko, per 14 balotiloj pli multaj ol Tenger, kaj finfine gajnis rajton gastigi la Mondan Ekspozicion en la jaro 2012.

 

    La Korea Respubliko gastigis la Mondan Ekspozicion en Daejeon, 1993. Malsame al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010, kiu apartenas al la agnoskitaj ekspozicioj, la Yeosu-a Ekspozicio apartenas al la registritaj ekspozicioj. La Yeosu-a Monda Ekspozicio daŭros 93 tagojn, kaj ĉiuj ĝiaj pavilonoj estas konstruitaj de la Asocio de la Monda Ekspozicio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng