Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Protektado de etnaj lingvoj
2012-06-15


Ordigo de antikvaj ji-aj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj 
 

Ordigo de naŝi-aj ideogramoj 

 

    La 13an de junio ĵurnalisto informiĝis de la Yunnan-provinca Komitato pri Etnaj Aferoj, ke de multaj jaroj la provinco sin dediĉis al la savado kaj disvastigo de etnaj lingvoj kaj atingis bonan rezulton en la dulingva (hanlingv-a kaj etnlingva) instruado, likvido de analfabeteco kaj teknika trejnado per etnaj lingvoj.

 

    En Yunnan estas 25 etnoj, ĉiu kun almenaŭ 5 mil loĝantoj, kaj la nombro de diversetnaj loĝantoj kalkuliĝis al pli ol 15 milionoj. Inter tiuj loĝantoj 10.14 milionoj parolas siajn proprajn lingvojn, kaj 6 milionoj da homoj ne scipovas aŭ preskaŭ ne scipovas la hanan lingvon.

 

    Por savi kaj disvastigi la etnajn lingvojn kaj ideogramojn la provinca registaro lanĉis grandskalan enketon en la tuta provinco, kaj fundamente konstatis, en kiuj lokoj oni uzas la etnajn lingvojn, kaj komencis dulingvan instruadon en etnaj kolonietoj, kie oni ne scipovas aŭ preskaŭ ne scipovas la hanan lingvon. 9651 lernejoj en 46 gubernioj nun instruas la hanan lingvon helpe de 19 etnlingvoj respektive; kaj 707 lernejoj en 22 gubernioj praktikas dulingvan instruadon: la hana kaj 14 etnaj lingvoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng