2012-06-15 La Esperanta Artista Datumbazo kreita en 2005 de Eurokka kaj E@i sub la gvido de David Emil Wickström, ne plu funkciis ekde 2008 pro manko de kunlaborantoj.
En majo 2012 estis lanĉita reaktualigo, ĝisdatigado, kaj restrukturigo de tiu Artista Datumbazo fare de nova kaj freŝa teamo (kunlaboro inter Eurokka, UEA, TEJO, Muzaiko, E@I). La laboro estas giganta kaj ambicia, la celo estas kompletigi kaj vivigi la artistan datumbazon en pli ampleksa formo ol la malnova, kun novaj artaj kampoj aldone al muziko kiel teatro, literaturo, kino/video, ktp.
La renovigo daŭros la tutan someron, post kio Artista Datumbazo remalfermiĝos kun novaj vesto kaj funkcioj.
Por kio utilas la artista datumbazo?
La datumbazo faciligos la kontaktojn por trovi artistojn, por organizi koncertojn aŭ aliajn programerojn en Esperanto-renkontiĝoj, aŭ aranĝi Esperantajn festivalojn, sed ĝi utilos ankaŭ por artistoj kiuj organizas turneon, aŭ por trovi koncertojn, produktejojn, eldonejojn, adaptistojn, gazetojn por recenzoj, radiojn, praktikajn konsilojn, modelojn, lingvan terminologion, teknikaĵojn, ktp.
Se vi havas kelkajn horojn semajne/monate kaj emas helpi por vivteni la projekton, venu, estas tre bonvena via helpo!
Alvoko al artistoj - registri sin en la datumbazo!
Artistoj, kiuj ankoraŭ ne anoncis sin por ĝisdatigo aŭ eniro en la Artistan Datumbazon bonvolu kiel eble plej baldaŭ kontakti Flon ĉe Eurokka aŭ Vinilkosmo: "floreal@vinilkosmo.com".
(el Ret-info)
Redaktoro: Niu Xueqin
|