2012-06-15
 Jason Mraz |
En la 12-a de junio usona kantisto Jason Mraz donis prezentadon en la Pekina Laborista Sporthalo, Ĉinio. La ĉifoja kantado estis lia unuafoja prezentado en Pekino.
Jason Mraz nudpiede suriris sur la tabulojn, kaj alportis al la pekinaj aŭskultantoj multajn kantojn novajn kaj malnovajn kiel Lucky aŭ Only Human. Krome, li amuzige fajfis por stiri la aŭskultantojn laŭte kunkanti kun li, kaj intence enŝovis belkantadan arion en populara kanto por elmontri sian lertecon. Samtempe, li multafoje ripetis kelkajn ĉinlingvajn frazojn, ekzemple "Saluton Pekino!" aŭ "Ĉu vi manĝis?" kiel gaja interago kun la aŭskultantoj.
Jason Mraz gajnis titolon de "la plej bona populara kantisto" en la 52-a Germana Premio (Grammy Awards) en la jaro 2005. Li jam eldonis tri diskojn kun la fama kanto I'm Yours, la plej longevidebla kanto kiu restis en la usona rangorda listo Billboard je 76 semajnoj. Aprile li eldonis lian kvaran diskon Love Is a Four Letter Word, tio ankaŭ estas la temo de la ĉi-foja rondveturo en Ĉinio.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|