2012-06-18
 La kosmoŝipo Shenzhou-9 lanĉata |
|
 Liu Yang en la ceremonio antaŭ ekveturo al la spaco |
Je la 18-a horo, 37 minutoj kaj 21 sekundoj de la 16-a de junio, la kosmoŝipo Shenzhou-9 kun 33-jara Liu Yang, la unua virina kosmonaŭto de Ĉinio, Jing Haipeng kaj Liu Wang estis lanĉita en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro, Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi kupliĝos kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1 kaj plenumos la unuan kunligon de kosmoŝipo kun homoj en la spaco.
Ĉinio estas la tria lando, kiu sendis sian kosmonaŭtinon en la spacon. Post lanĉo de Shenzhou-9, Svetlana Savitskaya, kosmonaŭtino de Sovetunio kaj la unua kosmonaŭtino promeninta en la spaco en la mondo, diris, ke eniro de la ĉina kosmonaŭtino en spacon forte pruvis, ke virinoj estas duonĉielo en spacofluga kampo. Ŝi deziras, ke Liu Yang glate plenumos la taskon kaj ĝuos la vojaĝon en la spaco.
Svetlana Savitskaya diris ankaŭ, ke stabila spiritostato estas ŝlosilo por ke kosmonaŭtoj stabile laboru sub premo. Ŝi esperas, ke la ĉinaj gekosmonaŭtoj tenos bonan laborhumoron kaj ne estos influotaj de senpezeco kaj aliaj faktoroj. Svetlana Savitskaya kredas, ke Liu Yang povos sukcese plenumi la taskon, kaj esperas, ke ŝi kiel eble plej rapide adaptiĝos al senpezeco kaj ĝuos senton en la spaco.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|