Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 2-a Ekonomia Forumo por Esperanto (EFE) okazis en Zhengzhou, Ĉinio
2012-06-18


Kunfoto de la forumo 
 
 
An Deshun donas ateston de strategia partnero al Ba Yan

 

    En la 17-a de junio okazis la 2-a Ekonomia Forumo por Esperanto (EFE) kun la celo "Per ekonomio, por esperanto" kaj la temo "Reciproka kunlaboro kaj komuna disvolviĝo, reciprokaj profito kaj gajno" en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco, meza Ĉinio. Ĉeestis pli ol 30 esperantistoj kaj komercistoj el Pekino, Henan, Shandong, Guangdong, Hunan, Hubei kaj tiel plu.

 

    EFE okazis en ĉiu dua jaro, kaj la ĉijara forumo estis okazigita de la Pekina Limigita Kompanio Dibang Hengye. Sinjoro An Deshun, la ĉefestro de la kompanio diris, ke EFE estas la unua kaj sola ekonomia esperanto-organizo en Ĉinio. Ĝi celas starigi la bonan kaj taŭgan platformon por kunigado de Esperanto kaj ekonomio, kaj por la sana kreskado de Esperanto.

 

    Je la naŭa de la 17-a de junio, la forumo solene inaŭguriĝis en Haitian-a Internacia Hotelo en Zhengzhou. Sinjoro An Deshun prezidis la forumon, kaj kelkaj partoprenantoj prelegis.

 

    Jiang Limin, vicdirektoro de la oficejo de ĈEL legis salutleteron de EPĈ, kaj gratulis la okaziĝon de la forumo.

 

    Ye Peixue, vicprezidanto de esperanto-asocio de Guangdong-provinco kaj ĝenerala sekretario de esperanto-asocio de Kantono parolis pri la projekto de "tongtianta (turo de Babelo)" en Kantono, kiel bona ekzemplo por kunigado de ekonomio kaj Esperanto.

 

    Ba Yan, vicprezidantino la Zaozhuang-a esperanto-asocio kaj ĉefestrino de internacia kunlaborado-interŝanĝa oficejo de Zaozhuang-universitato en Shandong-provinco, prelegis pri la pli kaj pli bona situacio de esperanta edukado en la universitato kaj retrorigardis la procezon de la establiĝo de esperanto-muzeo. Ŝi diris, ke la kombinado de ekonomio kaj Esperanto povas enkonduki multajn bonajn ŝancojn al la lernantoj, fakte tio jam malfermis al ili pli vastan vidokamponkaj kaj plifortigis ilian memfidon.

 

    Hu Fengsheng, prezidanto de Huangshi-a Esperanto-Asocio en Hubei-provinco diris, ke Esperanto estas bona ilo por interŝanĝo, Esperanto ne povas longe kaj sane evolui sen la helpado de ekonomio, cetere la esperantaj amikoj de multaj rondoj povas koni unu aliajn.

 

    Liu Tieshan prezidanto de Hunan-a Esperanto-Asocio diris, ke esperanta ekonomio estas nova kultura industrio por nuna socio. Krome, li disdonis sian prelegaĵon "Industria alianco estos la futura vojo de Esperantoevoluado" kaj "La proponoj pri la evoluado de ĉinaj entreprenoj mezaj kaj malgrandaj en la esperanta rondo". Li konkludis, ke nur kunlaboro de la entreprenoj povas plibonigi la komercan situacion, kaj esperanta forumo ekzemple EFE estas taŭga maniero.

 

    Wang Baoshan, estro de Baotou-a Esperanto-Asocio en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio unue parolis pri la Esperanta instruado en mezlernejoj en sia urbo kaj en la Interna-Mongolia Universitato de Scienco kaj Teknologio. Poste li prezentis la esperanto-movadon en Baogang-a Grupo, la plej granda entrepreno en la fera kaj ŝtala industrio en la Interna Mongolio.

 

    Yu Changlin, vicĝenerala sekretario de Shandong-a Esperanto-Asocio kaj ĝenerala sekretario de Rizhao-a Esperanto-Asocio de Shandong-provinco gratulis la forumon kaj espremis sian bondeziron al estonteco de Esperanto.

 

    Lin Liyuan, prezidanto de Kantona Esperanto-asocio prelegis pri edukadan industrion, novan "sunleviĝan" industrion. Lia prelego kaj parolo vekis resonancon inter la partoprenantoj precipe la samprofesianoj, ekzemple sinjorino Ba Yan.

 

    Fine An Deshun resumis, ke EFE estas foiro por ĉiuj esperantistoj kaj entreprenistoj, ĝi povas doni "radikon" al Esperanto kaj helpos al ĝi sane kreski kaj flori. La forumo fakte estas provo por kontroli, ĉu la ekonomio kaj Esperanto povas vere kunigi unu la alian, kaj ĉu la rezulto estos "sukceso". Enkonduki ekonomian elementojn en esperantan rondon estas nova apliko de Esperanto, tiasence Esperanto ne estas nur simpla lingvo. La forumo celas akceli kunlaboron de la rondoj entreprena, komerca kaj eduka kaj helpi la formiĝon de industri-ekonomia ĉeno en la Esperanta rondo. La gastiganto celo akumuli talentulajn fortojn kaj ekonomian fundamenton por kontinua, sana kaj stabila disvolvo de la Esperanta afero starigas strategiajn kunlaborojn kun Esperanto-organizoj. Li kredis, ke ilia klopodo certe kontribuu al la evoluo de Esperanto!

 

(raportis de Xie Ruifeng el Zhengzhou)

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng