Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
125-jariĝo de Unua Libro
2012-06-18

de Zhu Mingyi

 


La aŭtoro 

 

    Mi scias pri Unua Libro el la historio de la lingvo Esperanto. En 1887 la unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle...

 

    Mi akiris Unuan Libron en 1974, kiel donacon, senditan de japana esperantistino Tadaiŝi Ĉizuko, kun kiu mi amikiĝis en la 60-a Japana Esperanto-Kongreso okazinta en Kameoka en 1973. Tiu libro kun titolo Unuaj Libroj por Esperantistoj estas kajero 1 el iom kompletigota plena verkaro de L.L.Zamenhof, eldonita de Eldonejo Ludovikito 1973. Ĝi aspektas bele kaj bindite kaj estas en no 273 el la unua eldonnombro de 999 ekzempleroj. Mi iam scivoleme tralegis ĝin en kelkaj tagoj.

 


Unuaj Libroj por Esperantistoj 

 

    Unua Libro entenis antaŭparolon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo, Patro nia, El la Biblio, Letero, Versaĵoj: Mia penso, El Heine' kaj Ho, mia kor', ankoraŭ Plenan Gramatikon de Esperanto el 16 reguloj kaj vortareton dulingvan en la rusa lingvo kaj Esperanto el 900 radikoj. La tuta verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo Doktoro Esperanto.

 

    Traleginte la libron, mi nature ligis la enhavon en ĝi kun miaj poseditaj scioj pri Esperanto. Kaj mi tre ŝatis tiun vortareton, ĉar mi jam ellernis la rusan lingvon en universitato, tio multe helpis min en la memorado de Esperanto-vortoj.

 

    Alie, en la libro du deklaroj kaj unu blanketo altiris mian atenton.

 

    La unua deklaro estas sur la dua paĝo: Internacia lingvo, simila al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi.

 

    La dua deklaro estas sur la lasta paĝo antaŭ la dulingva vortareto: La rajto de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiujn aliajn lingvojn apartenas al ĉiuj.

 

    La blanketo estas kun la teksteto (fronte): Promeso Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson. Subskribo:... Kaj (dorse): Nomo:... Adreso:...

 

    Tuj maldekstre de ĝi estas klarigo: La aŭtoro petas la leganton bonvole plenigi kaj sendi al li unu el la sube aldonitaj blanketoj, kaj disdoni la aliajn kun la sama celo al amikoj kaj konatuloj.

 

    Kial Zamenhof tion faris? Laŭ mi, la kialoj estas jenaj:

 

    Ĉar Zamenhof bone sciis, kiel lingvoj evoluiĝas, kaj precipe, kiel oni povas evoluigi la artan lingvon. Lia posta resumo pri la pereo de Volapuk tion jam klare pruvis. Li diris, ke Volapuk pereis ĉefe pro grava eraro, kiun ĝi bedaŭrinde enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo: kun ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro; kaj tro rapide publikiĝis la lingvo, sen sufiĉe matura elprovado.

 

    Kaj krome, Zamenhof volis scii: Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton kaj forgesiĝos? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara laborado?... Lin minacis dubo malespera!

 

    Tial, tuj ĉe la naskiĝo de nia Esperanto Zamenhof, kiel aŭtoro de la lingvo, deklaris forlasi ĉiujn siajn rajtojn pri Esperanto, ne volis esti mastro de Esperanto kaj transdonis en tuta pleneco la tutan mastrecon pri Esperanto al la esperantistaro mem. Kaj li lasis Esperanton evolui per natura vojo. La faroj de Zamenhof pri lingvo Esperanto estas tute konformaj al la evolua leĝo de lingvo, kaj liaj ideoj estas akordaj kun la tajdo de historio.

 

    Fakte, Unua Libro estis kiel semoj, kiujn niaj antaŭuloj pacience ĵetadis en la teron, kaj poste ili radikis, ĝermis, floris kaj fruktis. Pere de tre longaj persistaj strebado kaj batalado de ni esperantistoj, nia afero kvankam progresis malrapide kaj malfacile, tamen iris ĉiam antaŭen regule kaj trankvile. Esperanto nun montriĝas tute vivipova, bonege funkcias, bonege sintenas jam 125 jarojn, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon ktp. Esperanto jam fariĝis riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo. Esperanto jam ne plu dependas de iu sola homo, nek de iu sola aro da homoj, por sia sukceso. Homoj povas veni, kaj homoj povas iri, sed Esperanto daŭros ĝis la idealo pri internacia lingvo, kuniganta ĉiujn popolojn per ligo de komuna komprenado, estos atinginta sian venkan realiĝon por la bono de la tuta homaro.

 

    Estinte, antaŭ 125 jaroj, nur rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton—en unu ĉambro.

 

    Estante, hodiaŭ jam miloj kaj dekmiloj da esperantistoj festas la 125-jariĝon de , ili kantas kanton—tra la mondo.

 

    Nun ni povas diri al Zamenhof, se lia animo estas en la ĉielo:

 

    Estimata kaj respektata: La historio de nia afero jam plene kaj perfekte pruvis vian pravan antaŭvidon----Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita; Lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta; Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Fotoj de Liu Sigong

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng