Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Infanaj ĥoroj el la du bordoj de la taiwan-a markolo kantis en Fuzhou "Esperan Voĉon"
2012-06-19


Kvar ĥoroj el la du bordoj de la taiwan-a markolo kune prezentas la kanton "Estas amo, kiu malfermis esperon". 

 

    La 17-an de junio okazis en Fuzhou, ĉefurbo de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, la ĥor-koncerto de dubordaj infanoj kadre de la 5-a ĥoro-festivalo de la du bordoj de la taiwan-a markolo "Espera Voĉo".

 

    La ĥor-festivalo estas kune aranĝita de la Ĉina Asocio de Muzikistoj kaj la Fuzhou-a Registaro. Ĝi estis lanĉita en la jaro 2008 kaj estis sinsekve okazigita en Fuzhou, Taichung kaj Hsinchu, respektive.

 

    En la ĉi-foja festivalo partoprenas gravaj personoj el la muzika rondo de la du bordoj, inkluzive de famaj komponistoj, komentaristoj pri muzikoj, direktistoj, kantistoj ktp., kiaj Xu Xiyi, Meng Weidong el la ĉeftero kaj Guo Mengyong el Taiwan.

 

    Laŭ konigo de la organizanto de la festivalo, krom partopreno de ĥor-konkursoj la dubordaj ĥoroj veturos al la kamparo kaj loĝkvartaloj por fari kulturajn interŝanĝojn kun lokanoj.

 

    Malfermi platformon por interŝanĝo de la dubordaj infanoj estas brila punkto de la ĉi-foja festivalo. Du infanaj ĥoroj el Taiwan, la ĥoro el Fuzhou Malgranda Jasmeno kaj tiu el Xiamen Mara Bluo kune aranĝos interfluajn prezentojn kun la temo "Espera Voĉo".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng