Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina direktoro gajnis premion pri Dumviva Atingo de ĉinlingvaj filmoj en la 15-a Ŝanhaja Internacia Filmo-Festivalo
2012-06-19


Wu Yigong 

 

    En la 16-a de junio okazis inaŭgura ceremonio de la 15-a Ŝanhaja Internacia Filmo-Festivalo en Ŝanhajo, Ĉinio. Ĉina direktoro Wu Yigong gajnis la premion pri Dumviva Atingo de ĉinlingvaj filmoj en la ĉifoja festivalo.

 

    Wu Yigong naskiĝis en la unua tago de decembro en la jaro 1938. Liaj prapatroj estis Hangzhou-anoj de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, sed li estis naskita en Chongqing, monturbo en la sudokcidenta Ĉinio. Li reĝisoris multajn elstarajn filmojn, ekzemple "Nokta pluvo en Bashan" kaj "Miaj Memoroj pri Malnova Pekino". Li estis lerta en uzado de la filma arto kun profundeco en interpreto de la homa sento kaj poezieco en la filma rakonto.

 

    En la inaŭgura ceremonio Wu Yigong diris kun emocio, ke filmado estas kiel sonĝo kiu enhavas ĉion, rifuzas neniun kaj rakontas al ĉiuj alian eblecon de la mondo kaj tiun de la vivo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng