2012-06-19 La retradio Muzaiko funkcias en sia betaa versio (provversio) jam de unu jaro, 24 horojn tage.
Gastigita de la servilo Radionomy, radio Muzaiko disaŭdigas senĉese informojn, intervjuojn, diversajn sondokumentojn, la tuto spicita de bona dozo de Esperanto-muziko tre varia el memproduktitaj artistoj sed ankaŭ el la Vinilkosmo-katalogo kaj el aliaj eldonejoj.
Konektu vin al Muzaiko, la junulara ret-radio ĉe: http://muzaiko.info
el [novaĵletero-35] de Vinilkosmo
http://www.vinilkosmo.com
(Redaktoro: Liu Zijia)
|