2012-06-19
 Drogba en konkurso |
La 18-an de junio fama futbala ludisto Didier Drogba el la Respubliko de Cote d' ivoire anoncis sian aliĝon al la Ŝanhaja Shenhua-a Futbala Klubo, kiu kun li subskribis kontrakton de 2.5 jaroj kaj oferis al li la jaran salajron de 12 milionoj da eŭroj. 34-jara Drogba finos sian kontrakton kun la Chelsa Klubo en la 30-a de junio. Shenhua ne bezonas pagi por lian transigo. Chelsa kun la helpo de Drogba jam gajnis ĉampionecon de la Eŭropa Futbala Ĉampioneco kaj tiun de la Pokalo de la Brita Futbala Asocio. Drogba venos al Ŝanhajo en la komenco de julio kaj lia unua konkurso estos inter Shenhua kaj la Pekina Guo' an Futbala Klubo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|