Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto, mirinda lingvo eltrovita per la genio de Zamenhof
2012-06-20

de Chen Ji

 

    En mia impreso s-ro Renato Corsetti estas afabla, bonkora kaj diligenta esperantisto. Ĉiufoje kiam mi kiel raportistino petis proponojn kaj sugestojn de niaj legantoj, mi ĉiam ricevis lian respondon, en kiu krom danko al mi kaj miaj kolegoj li ofte kuraĝigis nin multe labori per Esperanto. Kiel aktivulo kun riĉa sperto en Esperanta movado li longtempe laboris pri la esplorado de infana dulingveco. Ĉe la sojlo de la datreveno de la 125-jariĝo de Espranto mi rete intervjuis lin.

 

    El Popola Ĉinio: Vi estas sperta, aktiva kaj veterana esperantiso, eksa prezidanto kaj nuna kunordiganto de UEA, do laŭ vi kio estas la brila(j) atingo(j) de Esperanto en la pasintaj 125 jaroj?

 

    S-ro Corsetti: Mi pensas, ke la plej granda atingo de Esperanto en la lastaj 125 jaroj estas la fakto, ke Esperanto nuntempe estas parolata tra la tuta mondo. Oni povas debati pri tio, ĉu la parolantoj estas du milionoj aŭ ne, sed oni ne povas nei, ke esperantistoj troviĝas ĉie. Dum la lasta monato, ekzemple, esperantisto el Bamako, Malio, raportas pri la okazintaĵoj tie. Oni ankaŭ povas prezenti la situacion de Esperanto senespera, se oni konsideras nur la tradiciajn pagantojn de kotizoj, sed oni ankaŭ povas prezenti ĝin tre entuziasma se oni atentas pri tio, kio okazas en la reto, pri la milionoj da retaj paĝoj, pri Vikipedio, ktp. Ekzemple antaŭ kelkaj tagoj aperis la traduko al la araba de la brazila Kurso de Esperanto, faritan de esperantisto, kiun mi tute ne konas, kvankam mi pensas, ke mi scias ĉion pri esperantistoj en arablingvaj landoj. Se oni konsideras ke ene de cent jaroj Esperantujo milobliĝis, oni vidas, ke neniu alia lingvo sukcesis en la homa historio atingi similan kreskon. En 1887 estis nur unu bona parolanto de Esperanto, Zamenhof mem, eble kelkaj familianoj kaj amikoj de li. Tiam Esperanto estis la plej malgranda el ĉ. 7000 lingvoj de la tiama mondo. Hodiaŭ Esperanto troviĝas en preskaŭ ĉiu listo de la 100 internacie plej gravaj lingvoj de la mondo. Simila pligraviĝo de lingvo ene de nur 125 jaroj ne jam okazis en la homa historio. Esperanto estas uzata inter ĉ. 60 aliaj lingvoj ĉe komputilaj rimedoj kiel Facebook, Google Translate kaj Mozilla Firefox.

 

 

    Do, nia ĉefa atingo estas ni mem.

 

   

El Popola Ĉinio:Antaǔ nelonge EU malakceptis la proponon de EEU pri la kanto de la eŭropa himno en Esperanto, pri tio kion estas via opinio?

 

    S-ro Corsetti: Mia opinio pri EU estis daǔre la sama dum la lastaj jardekoj. La EU-instancoj estas simple la provincestroj de la usona provinco Eǔropo, parto de la usona imperio. Ili neniam farus ion kontraǔ la intereso de la imperio. Sed kio pri iliaj miloblaj deklaroj pri multlingveco kaj konservado de ĉiuj eǔropaj lingvoj en EU-landoj? Temas pri vortoj por kaŝi la realon. Tio, kion ili vere celas estas la disvastigo de la angla lingvo kaj la oficialigo de ĝi en Eǔropo. Mi komprenas, ke ekzistas multaj idealismaj esperantistoj kaj neesperantistoj, kiuj ne pretas akcepti tion, sed tio, kio gravas, por juĝi EU-on, estas la faroj ne la vortoj. Certe, ĉar ĉiu esperantisto devas labori en sia urbo, en sia lando kaj en sia kontinento, eǔropaj esperantistoj devas protesti kaj utiligi la okazon por disvastigi la konon de Esperanto en Eǔropo. Kompreneble la EU-instancoj havas plurajn aliancanojn inter la normalaj homoj en ĉiuj eǔropaj landoj, kiuj tre volonte rezignus pri sia propra lingvo, sed tiujn ni devas informi pri lingvaj homaj rajtoj kaj pri Esperanto. Do, esence la rifuzo estu okazo por relanĉi la agadon inter la europaj popolanoj.

 

    El Popola Ĉinio: Vi laboras pri la esplorado de infana dulingveco, de la jaro 1980-a, kaj kunlaboras en la Eŭropa Kunlabor-Projekto por modelo de instruado de fremdaj aŭ duaj lingvoj al infanoj. Laŭ vi ĉu Esperanto ludas aktivan rolon en tiu kampo?

 

    S-ro Corsetti: Nu, Esperanto ĉ iam ludis ian rolon en lingvistiko kaj pluraj famaj lingvistoj favoris Esperanton a ǔ estis mem esperantistoj. Mi menciu nur al nomon de Tesnière. La esploroj pri infana dulingveco, en kiu unu el la lingvoj estas Esperanto, progresis tre multe dum la dua duono de la pasinta jarcento, en periodo kiam oni malkovris ke dulingveco estas io bona por la homo, kaj ne malbona, kiel oni opiniis anta ǔ e. Aliflanke pro la malgrandeco de la Esperanto-movado, tiuj studoj estis nur parto de la pli ĝ eneralaj studoj, kaj estus tre troige diri, ke la denaskuloj de Esperanto kaj ties studo provizis modelon por la esplorantoj pri dulingveco ĝ enerale. Simple oni montris, ke tio, kio validas por la aliaj lingvoj denaske lernitaj, validas anka ǔ pri Esperanto.

 

    Jes, mi okupi ĝ is anka ǔ pri instruado de lingvoj al malgrandaj infanoj, kaj en tiu kampo mi rajtas diri ke la laboroj de la esperantistoj pri la faciligo al lernado de postaj lingvoj fare de la lernado de Esperanto estis pioniraj. Nur post la esploroj pri lernfaciligo, aŭ propedeŭtikeco de Esperanto ekestis multaj esploroj ankaŭ pri naciaj lingvoj. Oni esploris ekzemple pri tio, ĉ u la lernado de la angla fare de ĉ ino faciligas lian postan lernadon de la germana a ǔ ĉ u la konado de la eŭska/vaska lingvo fare de kastili-parolanto faciligas la postan lernadon de la angla. (Cetere, en amba ǔ kazoj la respondo estas jesa.) Nuntempe la laboroj farataj en Britujo de la projekto konata sub la nomo "Springboard" estas aparte atentataj. Samajn klopodojn utiligi Esperanton por entuziasmigi infanojn lerni aliajn lingvojn oni trovas en A ǔ stralio.

 

    El Popola Ĉinio: Laŭ vi kiel oni devas diskonigi Esperanton? Kian perspektivon ĝi havos?

 

    S-ro Corsetti: Oni devas disvastigi Esperanton pro la sama kialo, pro kiu Zamenhof kreis ĝin, ĉar ĝi estas justa lingvo, lingvo, kiu povas certigi al ĉiuj la lingvajn homajn rajtojn: ĉiu rajtas paroli en sia lingvo ĉe si kaj paroli en neŭtrala lingvo kun alilingvanoj.

 

    Ni ne timu kaŝi niajn celojn: ni volas plibonigi la mondon.

 

    Finfine en la nuna mondo ankaŭ liberismo fiaskis. La granda krizo de la eksa “libera” mondo komenciĝis en Usono pro misagoj de la financa potenco. Ĝi ankoraŭ sukcesas kaŝi ĝin per siaj televidoj, sed la afero iĝas pli kaj pli klara. Ankaŭ ĉar samtempe evoluas la landoj de la eksa “tria mondo”, Ĉinujo, Brazilo, Hindujo, kiuj simple ne plu volas esti ekspluatataj kaj komencas ekonomie kreskegi. Ĉu ankaŭ la angla lingvo suferos pro tio? En la kampo de lingvoj, aferoj ĉiam postsekvas la realon (la superstrukturo sekvas la strukturon, kiel instruis Marks, eĉ se oni ne plu citas lin). Eble en la longa daŭro la monda lingva situacio ŝanĝiĝos, kaj tiu, kiu ne konos la ĉinajn tonojn ne rajtos esti dungita en UN, sed intertempe ni, la esperantistoj, estas daŭre ĉi tie kaj daŭrigas nian agadon por justeco sur la lingva kampo. Certe estas aldonaj aferoj utiligeblaj en la informado (la ebleco komerci per Esperanto kaj akiri aliajn avantaĝojn) sed ili estas, laŭ mi, nur duarangaj temoj.

 

    La mondo daŭre ŝanĝiĝas kaj nia perspektivoj restas helaj, se la mondo daŭre pliegaliĝos, plidemokratiĝos, pliboniĝos.

 

    El Popola Ĉinio: Viaj edzino kaj infanoj estas esperantistoj, do ĉu Esperanto estas via familia lingvo? Do kian rolon Esperanto ludas en via vivo?

 

    S-ro Corsetti: Jes, Esperanto estas mia familia lingvo. Nenio stranga pri tio. Ekzistas en la mondo familioj kun la plej strangaj familiaj lingvoj, do, nenio malhelpas Esperanton funkcii en la sama maniero.

 

    En mia vivo Espernato ludis grandan rolon, ĉar ĝi ebligis al mi interesiĝi pri psikolingvistiko kiel profesio en la universitato kaj ĉar ĝi klarigis al mi la rolon de potenc-akirado fare de popolo kontraŭ aliaj popoloj, kio okazas ankaŭ en la lingva kampo.

 

    Krome mi dediĉis al ĝi grandan parton de mia tempo, sed mi kredas ke mi ricevis de Espernato multon plie ol mi donis al ĝi.

 

    El Popola Ĉinio: Se per unu frazo priskribi la lingvon Esperanto, kio ĝi estas?

 

    S-ro Corsetti: Mirinda lingvo eltrovita per la genio de Zamenhof, kiu kapablis krei originalan lingvon kun trajtoj kaj de ĉiuj lingvogrupoj, kaj kiu enhavas en si potencialan rimedon por plijustigi la mondon.

 

    El Popola Ĉinio: Ĉu vi havas planon pri via aktivado en Esperantujo?

 

    S-ro Corsetti: Je mia aĝo eble la sola ebla plano devus esti: verki mian memor-libron, sed eble mi ne faros tion, ĉar laŭ mi pli gravas Esperanto ol mi. Do, mi kredas, ke mi daŭrigos laŭ miaj kapabloj fari ion por Esperanto. La 125-a datreveno de Esperanto estas ekzemplo. Mi havas plurajn aliajn revojn, ekzemple ke Esperanto multe pli disvastiĝu en arablingvaj landoj, ke la ĉina registaro iam profunde komprenu, ke helpo al la Esperanto-movado disvastiĝi estas en la intereso de Ĉinujo, ktp.

 

    El Popola Ĉinio: Vi kelkfoje vizitis Ĉinion, kaj tie partoprenis E-renkontiĝojn, kion vi proponas al la ĉina E-movado, kaj al la monda movado?

 

    S-ro Corsetti: Ke la centra ĉina movado, ĈEL, gvidu la esperantistojn en la provincoj pri la disvastigado de Esperanto tra la tuta Ĉinujo kaj ke ĝi provu akiri la helpon de la registaro por disvastigi Esperanton en la mondon.

 

    Al la monda movado mi rekomendas tre pli multe atenti la evoluon de Esperanto en la reto kaj en la landoj nun evoluantaj, kiel la landoj Rusujo, Barato, Brazilo kaj Ĉinujo. La centro de Esperanto estas tre malrapide moviĝanta for de Eŭropo kaj ni devas favori tion, ĉar tio certigas la pluvivon de Esperanto.

 

    Mi ankaŭ rekomendas, ke oni daŭre atentu la kernan ideon de Zamenhof pri lingva justeco.

 

    El Popola Ĉinio: Vi estas leganto de nia retejo El Popola Ĉinio, ĉu ankaŭ viaj familianoj legis niajn artikolojn? Ĉu vi havas sugestojn pri nia retejo?

 

    S-ro Corsetti: Almenaŭ tri el kvar familianoj legas regule vian retejon kaj ankaŭ kontribuas de tempo al tempo. Mi estas kontenta pri via retejo. Se mi rajtas peti ion, mi petus ke vi ankaŭ iĝu speco de centra punkto por la helpo al la esperantistoj en Azio disvastigi Esperanton tra Azio. Mi ne dormas trankvile dum Esperanto ne estas forte disvastigita en Barato, Kamboĝo, Minjamao, ktp....

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng