Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pli ol dek miloj da homoj partoprenis en la piedira konkurso en Changchun, Ĉinio
2012-06-20


Partoprenantoj el diversaj landoj 

 

    La 17-an de junio partoprenis en la Vasa-a Internacia Konkurso de Arbara Piediro en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco, nordokcidenta Ĉinio, pli ol dekdu miloj da homoj el 24 landoj kaj regionoj, inkl. de Usono, Japanio, Rusio, Svedio, Tajlando, Norvegio, Singapuro kaj tiel plu. Oni venis al la urbo Changchun por kune ĝui la plezuron en la longdistanca piedpaŝado.

 

    La Vasa-seria konkurso devenis de Svedio antaŭ ĉ. cent jaroj kaj estis nomata per la nomo de svedia reĝo Gustavus Vasa. En la jaro 2003, la konkurso unuafoje okazis en la ĉina urbo Changchun, ekster Svedio. Kun la multiĝo de piediraj amatoroj en urboj, la Vasa-a konkurso de piedirado enloĝiĝis en la urbon Changchun.

 

    Antaŭtagmeze de la sama tago, amatoroj kun sportaj ekipaĵoj venis en frua mateno al la Jingyuetan-a Arbara Parko de Changchun por fari la preparadon. Je la naŭa kaj duono, la partoprenantoj ekpaŝis tuj post la pafo de la svedia ĉefjuĝisto. Okcent profesiaj piediraj sportistoj paŝis kune kun la amatoroj.

 

    La ĉi-foja konkurso aranĝis tri fakajn grupojn por 30 kilometroj, 15 kilometroj, 7.5 kilometroj, kaj samtempe la grupon neprofesian por amatoroj.

 

    Sveda partoprenanto Nikolao diris, ke la piedirado estas tre populara en Eŭropo, sed li tute ne atendis ke tiom da ordinaraj homoj amas tiun sporton en Changchun -- kia spektaklo!

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng