Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Shenzhou-9 plenumis la unuan aŭtomatan kunligon kun Tiangong-1
2012-06-20


Tri kosmonaŭtoj (de maldekstre) Jing Haipeng, Liu Wang kaj Liu Yang en la eksperimenta kajuto de Tiangong-1 

 

    Posttagmeze de la 18-a de junio la kosmoŝipo Shenzhou-9 kun tri kosmonaŭtoj kupliĝis kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1 iranta laŭ la orbito kaj plenumis la unuan aŭtomatan kunligon de kosmoŝipo kun homoj en la spaco.

 

    La kosmoŝipo Shenzhou-9 lanĉita je la 18-a horo, 37 minutoj kaj 21 sekundoj de la 16-a de junio eniris en la difinitan orbiton je la 18-a horo kaj 47 minutoj tiu-tage. Post 4 bremsoj de la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino, tagmeze de la 18-a de junio la kosmoŝipo atingis la lokon je 52 kilometroj malantaŭe kaj malsupre de Tiangong-1, starigis stabilan komunikadon kun ĝi kaj komencis sendependan navigadon.

 

    Post celserĉado, alproksimiĝo kaj translacia movado la kosmoŝipo haltis respektive je 5 kilometroj, 400 metroj, 140 metroj kaj 30 metroj fore de Tiangong-1, kaj malrapide proksimiĝis al ĝi en la relativa rapideco de 0.2 metroj por unu sekundo.

 

    Je la 14-a horo kaj 7 minutoj, tuj post kontaktiĝo de la kosmoŝipo kun Tiangong-1, kvar motoroj ĉe la vosto de la kosmoŝipo ekbruligis fajron kaj malforte puŝis la kosmoŝipon en Tiangong-1. En malpli ol 8 minutoj estis plenumitaj kapto, moderigo de kunpuŝiĝo, proksimiĝo kaj firma ŝlosado. Post tio la kosmoŝipo Shenzhou-9 kaj la cel-spacoveturilo Tiangong-1 realigis rigidecan kunligon. La kunligaĵo flugas ĉirkaŭ la Tero en la rapideco de 7.8 kilometroj sekunde.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng