Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sulka vojo kaj la spirito de la iama silka vojo
2012-06-20

Chen Ji

 

    La ideo intervjui s-ron Dasgupta venis el la alvenantaj UK en Hanojo kaj la 125-a datreveno de Esperanto. Ĉu UEA okazigos memorfestajn aktivecojn? Ĉu okazos en UK specialaj programeroj? Kun multaj demandoj mi rete intervjuis s-ron Dasgupta. Kvankam iun el miaj demandoj li humure rifuzis respondi por teni sekreton, ni ankoraǔ povas koni liajn sintenojn pri gravaj problemoj en Esperantujo kaj en la mondo.

 

    El Popola Ĉinio: En la 23-a de decembro en sia Gazetaraj Komunikoj UEA publikigis la fondiĝon de la laborgrupo por festi la 125-jariĝon de Esperanto. Ĉu nun la laboro iras glate?

 

 

    S-ro Dasgupta: La funkcia stilo en niaj rondoj estas tia, ke la laborgrupo okupiĝanta pri la jubileo tute memstare agas kun la scio, ke ĝi povas kalkuli pri ĉies kunagado en la ĝustaj momentoj. Tial asocia prezidanto nur en okazoj de vere konkreta bezono ricevas petojn aǔ informajn mesaĝojn de la grupo. Mi estas konvinkita, ke ĉio bone iras en iliaj laboroj, kaj ke tute inde estas kaj estos festata nia 125-jariĝo.

 

    El Popola Ĉinio: Ĉu UEA aranĝos specialajn programerojn pri la 125-a jubileo de Esperanto en la okazonta UK en Hanojo? Kio ili estas? Laŭ vi kio estas la plej rimarkinda programo en UK en Hanojo?

 

    S-ro Dasgupta: Ha, vi provas ĉi-maniere elvringi el mi novaĵojn pli frue, ol ili iros al la publiko sekvanta nian asocian retpaĝaron! (Mi ridetas.) Ĉio estos malkaŝata en la ĝusta momento.

 

    El Popola Ĉinio: En 2007 vi elektiĝis kiel prezidanto kaj en 2010 reelektiĝis kaj respondecas pri la kunordigo, ĝenerala planado de la asocio, do vi estas sperta en makroskopa projekto kaj administrado de la movado, do laŭ vi kian rolon UEA devas ludi en disvolvado de la lingvo Esperanto? Kaj ĉu ĝi bone plenumis la taskon?

 

    S-ro Dasgupta: Mi dirus, ke UEA ekde 2007 jam rekaptis la ritmon de siaj agadoj -- kaj pretas por plene sukcesa transiro al la nova stilo de mastrumado de la asocio, kiun kovas la Komisiono pri Strategiaj Demandoj starigita en 2010 kaj jam koniginta sian vizion en publika dokumento.

 

    El Popola Ĉinio: Antaŭ du jaroj vi vizitis Ĉinion kaj siatempe vi kontaktis ĉinajn esperantistojn, kiel vi taksas la ĉinan E-movadon?

 

    S-ro Dasgupta: Mi trovas la movadon en via grava lando tute kongrua kun la atendoj, kiujn la hodiaǔa mondo havas pri vi. Mi deziras al via parto de la Esperanta komunumo pluajn sukcesojn! Estas bonvene, ke via registaro pretas resti apogema je la ĝisnuna nivelo, kvankam ankoraǔ ne ekzistas granda entuziasmo ĉe via registaro pli reliefe apogi Esperanton ekzemple en la lernejoj. Povas esti, ke se en EPĈ vi aperigos artikolojn pri la rolo de la lerneja instruado de Esperanto kiel faciligilo de la lernado de pluaj fremdlingvoj, lige kun spertoj en aliaj landoj, kaj se vi disponigos ĉinlingvan version de tiaj informoj al la publiko en via lando, tiam iom post iom kreiĝos vere pozitiva opinio pri Esperanto sur tia skalo, ke ankaǔ via registaro volos ludi pli aktivan rolon ol nun.

 

    El Popola Ĉinio: Se per unu frazo taksas la vojon de la pasintaj 125 jaroj de Esperanto, kio ĝi estas?

 

    S-ro Dasgupta: Ni fosis atentinde novan sulkon, kaj pro nia persistemo la monda publiko komencas atenti la valoron de tiu sulka vojo, kiu renovigas la spiriton de la iama silka vojo.

 

    El Popola Ĉinio: Kian perspektivon laŭ vi Esperanto havas ĉe sia 125-jariĝo, kiam la angla lingvo fariĝis preskaŭ la sinonimo de la internacia lingvo?

 

    S-ro Dasgupta: De la hegemonio de la angla plej evidente savas la mondon vi mem, la ĉinoj, kiuj firme uzadas vian lingvon kaj ĝin instruas al aliaj en tempo, kiam via lando estas ekonomie kaj politike ŝlosila, kaj ankaǔ la hispanparolantoj, kiuj ne nur nombre multiĝas sed fiere kaj brile atutas per sia lingvo en tiom da medioj, ke Usono mem ne plu sukcesas ignori la enlandan uzon de la hispana. La utopion de la mondanglistoj la publiko baldaǔ sukcesos rekoni kiel nerealigeblan utopion.

 

    El Popola Ĉinio: Kion vi opinias pri la ideo de iuj esperantistoj, kiuj volas fari Esperanton lingvo de eŭropa identeco?Ĉu tia ideo ne riskas ekskluzivi aliajn mondopartojn kiel Azion?

 

    S-ro Dasgupta: Mi pensas, ke homoj devas agi en siaj medioj kaj kuntekstoj laǔ la plej evidentaj linioj kaj ne tro maltrankvili pri tio, ĉu la diversaj fortostreĉoj kunkantas en absolute harmonia ĥoro. Tiuj personoj kiujn vi mencias faras proponon al eǔropanoj kiel lanĉilon por la ĝenerala ideo de Esperanto; neniu povas supozi, ke tiu iniciato plene sukcesos, kaj dume kompreneble la aǔdantoj modifos la ideon propramaniere. Tia procezo neniel bezonas misefiki sur homojn en aliaj mondpartoj.

 

    El Popola Ĉinio: Ĉu vi povus diris ion pri El Popola Ĉinio?

 

    S-ro Dasgupta: La mondo iris longan vojon kun vi. Estas longe forpasinta la epoko, en kiu iuj fremduloj draste ignoris aǔ mistraktis la ĉinojn, kaj certe multaj el la vundoj de tiu pasinteco nun forkuraciĝis. En tiu ĉi nuno, sur planedo senmanke agnoskanta la unikan rolon de via lando, fariĝas grave, ke ĉiuj celebre, feste, reliefe konstruu specifajn personajn kaj instituciajn pontojn inter ĉinoj kaj neĉinoj. En tiu ĉi situacio, via grava forumo alfrontas la taskon ne nur informadi pri tiaj atingoj kaj interrilatoj, sed ankaǔ instigi ilin. La ĵurnalistoj ne nur liveras novaĵojn, sed estas mem parto de la procezo, kiu naskas ilin. Pri tia laboro validas la malnova penso, ke ankaǔ vojaĝo de mil lioj komenciĝas per unu paŝo.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng