Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto estas mia vivo — Intervjuo al s-ro Hori Yasuo
2012-06-20

Chen Ji

 

    Hori Yasuo estas japana esperantisto, eksa estrarano de UEA kaj eksa prezidanto de KAEM. Li profunde impresis min per sia forta respondeco en Esperanto-aktivecoj: li lanĉis la projekton parkere kanti la himnon "La Espero", aktive kaj persiste organizis la aktivecon Esperanto-sumoo. Li partoprenis E-renkontiĝojn enlandajn kaj eksterlandajn. Kaj per sia skribilo li registris la travivaĵon de japanoj post la cunamo en 2011. Do de kie venis al li la energio pri diskonigado de Esperanto. En la intervjuo vi trovos la respondon.

 

    El Popola Ĉinio:Kion vi opinias pri la intereta epoko? Ĉu ĝi favoras al nia movado?

 

 
    S-ro Yasuo: Nun ni vivas en la interreta epoko, sed multaj uzas interreton nur persone laŭ sia plaĉo. Mi opinias, ke ni devas pliutiligi tiun tre modernan kaj utilan rimedon por la movado.

 

    Jam antaŭ kelkaj jaroj mi eldonis du librojn "Monatoj tra la mondo" kaj "Vivoj tra la mondo". Iam mi rememoris mian amikon en Finnlando, kaj aperis al mi demando: "En kia klimato ŝi vivas nun?" kaj mi sendis tiun demandon al ŝi perrete, kaj venis respondo. Sekve al mi venis ideo kolekti tiamaniere eseojn pri "monatoj" el esperantistoj en diversaj landoj, kaj aperis la unua libro. Kaj poste mi same kolektis eseojn pri "vivoj" kaj aperis la dua libro. Mi jam kolektis eseojn pri "kulturo", sed pro tempomanko mi ne povas eldoni la trian libron. Se ni ne vivus en interreta epoko, mi ne povus kolekti kaj eldoni tiujn librojn tiel facile. Tiuj eldonoj estis miaj unuaj provoj uzi interreton por movado.

 

    El Popola Ĉinio: Kiel venis al vi la ideoEsperanto-sumoo?

 

    S-ro Yasuo: Kaj poste aperis al mi ideo de Esperanto-sumoo. Sumoo estas japana tradicia sporto aŭ luktarto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj dum 15 tagoj. Mi lanĉis projekton "Esperanto-sumoo" paralele kun tiuj veraj sumoo-j. La motivo estas, ke mi trovis, ke multaj esperantistoj inkluzive de mi ne multe legas Esperanto-librojn. Ili nomas sin "esperantistoj, sed ili ne legas librojn, ne verkas. Mi volis instigi tiajn esperantistojn al libro-legado.

 

    Por partopreni en Esperanto-sumoo, partoprenontoj decidas, kiun libron kaj kiom da paĝoj ili legu ĉiun tagon. Dum la sumoo-konkurso, se ili sukcesas legi tiun kvanton, ili akiras unu venkon. Tiamaniere ili luktas dum 15 tagoj. Do ili ne luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ si mem, nome kontraŭ sia maldiligenteco aŭ sia ŝajna okupiteco.

 

    Jam okazis 16 Internaciaj Esperanto-sumoo-j. En la maja sumoo partoprenis 146 homoj el 22 landoj. Entute ili legis pli ol 13000 paĝojn. Dum tiuj tagoj ĉiuj tre diligente legadis librojn kun plezuro, kaj fininte ili sentis sin tre kontentaj, plenuminte sian promeson. Se disvastiĝos la sumoo en la tuta mondo kun pli da partoprenantoj, tio progresigos la movadon multe. Nivelo de esperantistoj altiĝos, esperantistoj havas pli da entuziasmo pri Esperanto kaj vendiĝos multe da libroj. El Ĉinio ankoraŭ malmultaj homoj partoprenis, do mi invitas vin al la sumoo, aŭ mi esperas, ke en Ĉinio iuj mem organizos sumoo-n.

 

    El Popola Ĉinio:Vi lanĉis la projekton parkere kanti la himnon“La Espero”. Kial vi lanĉis tiun projekton?

 

    S-ro Yasuo: Alia projekto, kiun mi lanĉis, estas fondo de "Societo por parkere kanti la himnon La Espero". Tiu himno esprimas la kernan ideon de Esperanto, sed malmultaj povas kanti ĝin parkere. Mi tre bedaŭris tion, do mi fondis la asocion, sed bedaŭrinde ankoraŭ nun en la listo de sukcesintoj estas malpli ol 50 parkeraj kantistoj. Dum diversaj kongresoj kaj renkontiĝoj mi alvokas al esperantistoj pri la kantado, sed multaj forkuras, hontante pri sia nekapablo kanti ĝin parkere.

 

    El Popola Ĉinio: Vi vojaĝis al multaj landoj kaj tie partoprenis E-aktivadojn, krome vi estas eksa prezidanto de KAEM, kaj kiel vi taksas la E-movadon en aziaj landoj? Kio estas la problemoj?

 

    S-ro Yasuo: En Azio dum la pasintaj 20 jaroj la movado multe progresis. Jam okazis 6 aziaj kongresoj kaj konstante eldoniĝadas nia revuo “Esperanto en Azio”, sed ŝajnas al mi, ke la movado nun stagnas. Nun mi ne estas respondeculo pri Azio, do mi ne volas multe diri pri tio, sed mi mencios du problemojn: unu estas maljuniĝanta Japana movado. Nun multaj japanaj esperantistoj estas maljunaj, sed ankoraŭ viglaj, tamen post 10 jaroj, se la japana movado plimaljuniĝos, la azia movado ne povos plu dependi de Japanio. Se la japana movado stagnos, ankaŭ la azia movado stagnos. Japana Esperanto-Instituto devas pli serioze fronti al tiu problemo.

 

    Alia problemo estas la ĉina movado. Dum la pasintaj 10 jaroj ĉinaj esperantistoj ne ludis rolon en la azia movado. Mi ne bone scias, kial tia okazis, sed se ĈEL ne engaĝiĝus plu en la azia movado, tio donus gravan baton al la movado.

 

    El Popola Ĉinio:Kian rolon Esperanto ludas en via vivo?

 

    S-ro Yasuo: Por mi Esperanto estas mia vivo. Antaŭ 30 jaroj mi komencis serioze lerni kaj uzi Esperanton, kaj tio ŝanĝis mian vivon. Mi fariĝis tre internacia, havante multajn amikojn en eksterlando. Mi dankas al d-ro Zamenhof kaj mia patro, esperantisto.

 

    El Popola Ĉinio:Ĉi-jare estas la 125-a jubileo de Esperanto, ĉu okazos festaj aktivadoj en Japanio? Kio ili estas?

 

    S-ro Yasuo: Oni faris TTT-ejon pri la 125-jariĝo, sed landskale nenio okazas. Tio estas granda problemo por nia movado.

 

    El Popola Ĉinio:Kio estas via plano por diskonigi la lingvon Esperanto?

 

    S-ro Yasuo: En nia klubo ni lanĉis "Projekton paroli pri Esperanto al 125 homoj" komence de tiu ĉi jaro, sed tiu celo estis tro malalta. Inter ni estas instruistoj, tial ni jam parolis al 1363 homoj. Ŝajnis al mi, ke tiu projekto estas tre bona, do mi esperis, ke multaj landaj asocioj kaj kluboj sekvos nin, sed bedaŭrinde mia antaŭsupozo tute ne estas trafa. Miaopinie al multaj esperantistoj kaj landaj asocioj mankas movado kaj movademo.

 

    El Popola Ĉinio:Ĉu venis multaj reagoj?

 

    S-ro Yasuo: Ni parolis pri Esperanto al tiom multe da homoj, sed ni ricevis preskaŭ neniom da reagoj. Kial homoj ne havas intereson pri Esperanto? Unu kialo estas perdiĝo de idealismo. Esperanto-movado celas idealan mondon, sed nunaj japanoj ne havas intereson pri idealo, sed realo, nome profito. Kaj la alia kialo estas malsaniĝo de la japana socio. Junaj homoj devas labori ĝismorte kaj ne havas okazon vivi homece. En tiu profitcela kaj kontraŭhoma socio, Esperanto ne havas lokon por pluvivi. Do esperantistoj devas batali por ke ĉiuj homoj povu vivi homece kun homaj rajtoj.

 

    El Popola Ĉinio:Ĉu vi povus diri ion al niaj legantoj?

 

    S-ro Yasuo: Utiligu multe Esperanton. Esperanto ebligas al vi fari diversajn aferojn: legi librojn, verki eseojn kaj raportojn, vojaĝi per Esperanto, labori internacie por paco ktp., kaj tio donos al vi novan, tre fruktodonan vivon, sed multaj ne uzas Esperanton. Ili ne legas, ne verkas, ne vojaĝas. Kial vi ne utiligas Esperanton?

 

    Esperanto ne estas simpla hobio. Ĝi celas realigi ĉion bonan en nia mondo, kaj estas vi, kiuj povas doni forton al Esperanto. Komence vi ne povas kompreni, kion mi diras, sed vi daŭre uzu kaj utiligu Esperanton, kaj tio donos al vi multaj okazojn utilajn por via vivo, kaj dume vi povos kompreni, kion mi diras, kaj kial d-ro Zamenhof kreis nian karan lingvon.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng