Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Daŭripova Komunikado kaj Lingvaj Rajtoj
2012-06-20

 

    "La estonteco kiun ni deziras"

 

    "Nova vojo al daŭripova evoluo"

 

    "Kion vi sugestas por homoj en la jaro 2030?"

 

    Per tiuj demandoj UN instigas la civilan socion al konkretaj proponoj!

 

    Nia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), okupiĝas pri la tutmonda lingva politiko ene de la koncepto de "verda ekonomio", la universala rajto je egaleca komunikado kaj protekto de lingva kaj kultura diverseco.

 

    Ĉar Unesko oficiale proklamas ke lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de ekstrema malriĉeco kaj ke lingvoj fakte estas esencaj por la identeco de la individuo -- krom strategia socia faktoro -- nia organizaĵo UEA, konsulta partnero de Unesko kaj en oficialaj rilatoj kun UN agadas aktive rilate la respekton de lingvaj rajtoj.

 

    Pro la tutmonde disvastiĝanta diskriminacio, ĝi pledas por lingvaj kaj kulturaj rajtoj, proponante la homan emancipiĝon kaj daŭripovan solvon por efika komunikado tra la konkretigo de la proponoj deklaritaj de Unesko por dua neŭtrala lingvo por ĉiuj.

 

    UEA esperas de la konferenco Rio+20 klaran kondamnon de la nuna lingva diskriminacio kaj de la kultura hegemonio de grandaj popoloj super la malgrandaj.

 

    La lingvoj havas centran gravecon por atingi la ses celojn de "Edukado por Ĉiuj", proklamitaj de Unesko. La vasta uzado de la internacia lingvo Esperanto kiel dua lingvo estos imanente daŭripova pro sia ekonomia kaj politika neŭtraleco, sia facileco de lernado kaj respekto por etnaj lingvoj en edukaj sistemoj tutmonde.

 

    Moderna kaj teknologie adaptebla lingvo, Esperanto, tiel kiel ekzemple nuntempe la Google-tradukisto (en 64 lingvoj inkluzive de Esperanto) havas la saman celon -- helpi homojn interkompreniĝi. Inter 6800 lingvoj en la mondo, Esperanto estas inter la cent plej uzataj, kaj en Vikipedio ĝi estas en la 27a pozicio.

 

    Por transiro de la aktuala tutmonda lingva hegemonio al solvo etike korekta celante efikan komunikadon, neŭtralan kaj daŭripovan sur nediskriminacia bazo, ni bezonas politikan decidon je la plej alta internacia nivelo kun konsideroj pacaj, daŭripovaj kaj definitivaj.

 

    Por esti akceptata de ĉiuj nacioj, nur ne-nacia lingvo neŭtrala, naskita por esti internacia, povos solvi la grandan defion de la homaro rilate harmonian kaj efikan komunikadon.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng