Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao intervidiĝis kun Barack Obama en Meksikio
2012-06-21


Hu Jintao (maldekstre) kaj Barack Obama 

 

    La 19-an de junio ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama en Los Cabos de Meksikio. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj gravaj aferoj komune zorgataj de la du landoj.

 

    Hu Jintao diris, ke la bonaj, stabilaj kaj fruktodonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj, kaj utilas al paco kaj disvolvado de regionoj kaj la mondo. Ĉinio alte taksas la gravan rolon de Barack Obama en antaŭenpuŝo de disvolvilĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio volontas kune kun Usono firme teni la direkton por kune starigi la kunlaborajn partnerajn rilatojn, senĉese akceli reciprokan fidon kaj kunlaboron, bone trakti malakordon kaj sentemajn aferojn kaj antaŭenpuŝi daŭran, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la dulandaj interrilatoj.

 

    Barack Obama diris, ke en la lastaj pli ol tri jaroj, la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio multe progresas. La du flankoj kreis praktikan kaj pozitivan kunlaboran modelon kaj faris efikoplenan kunlaboron en la monda ekonomio, duflanka komercado, gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj. Tio konformas ne nur al la interesoj de Usono kaj Ĉinio, sed ankaŭ al tiu de la tuta terglobo. Barack Obama kore dankas Hu Jintao pro lia gvida rolo en la disvolvado de la kunlaboraj partneraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio kaj en la grupo 20.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng