2012-06-21
 La batiskafo Jiaolong enakviĝas. |
En la 19-a de junio la batiskafo Jiaolong okazigis sian duan sepmil-metran submarakvan teston kaj sukcese revenis. La sciencistoj unuafoje prenis serion da specimenoj de marakvo kaj sedimentoj el marfundo je la profundeco de 6 900 metroj.
La ĉi-foja testo estas tre ŝlosila por la tuta eksperimentado en la sepmil-metra profundeco de la maro. Ĝia ĉefa tasko estas kontroli la efikon post senigo de perturboj en la unua testo kaj pruvi ĉiujn funkciojn kaj sekurecon de la batiskafo Jiaolong en la profunda marakvo je 6 mil metroj. La batiskafo kunportis sciencajn ekipaĵojn por specimeni marakvon kaj bionton aŭ fari aliajn testojn.
La ĉi-foja testo sub marakvo daŭris pli ol 10 horojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|