2012-06-21
 Feng Lei kisas sian filinon por la lasta fojo. |
|
 La virino akceptinta la renojn de la knabino "Espereto" |
|
 Kuracistoj sin klinas al la knabino "Espereto". |
Lasttempe junaj geezdoj Wang Xiaofei kaj Feng Lei donacis organojn de la forpasinta filino, kiu estis nomita "Espereto", kaj helpis du homojn daŭrigi la vivon. La propra nomo de "Espereto" estis Feng Junxi. Kelkajn tagojn post ŝia naskiĝo en la 12-a de aprilo, 2010, oni diagnozis, ke ŝi havis cerban malsanon, kiu kaŭzis al la bebo paralizon. Antaŭ ŝia morto, la gepatroj decidis donaci ŝiajn organojn.
La 8-an de junio cerbe mortis "Espereto", kaj en la sekvanta tago ŝiaj gepatroj subskribis la konsentan paperon por donaco de ŝiaj organoj kaj halto de kuracado. Samtempe kuracistoj transplantis ŝiajn hepatojn al 7-monata knabino kaj ŝiajn renojn al 33-jara virino.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|