Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis Raúl Juárez Sedeño (1926-2012)
2012-06-21

    La dojeno de la Esperanto-movado en Kubo, Raúl Juárez Sedeño, forpasis la 4-an de junio en sia hejmurbo Camagüey, kie li naskiĝis la 2-an de oktobro 1926. Lia patro estis delegito de UEA en Camagüey, sed li mem lernis Esperanton nur post lia morto, helpe de libroj en la hejma biblioteko. En la kvindekaj jaroj li komencis aktivi movade, instruante regule ekde 1957, kiam li ankaŭ membriĝis en UEA. De 1958 ĝis 1963 li estis delegito kaj, kiel profesia kontisto, landa kotizperanto de UEA. En 1987 li denove fariĝis delegito kaj krome fakdelegito pri la historio de Kubo.

 

    Post la kuba revolucio Juárez Sedeño estis longe preskaŭ la sola kuba esperantisto, kies nomo estis internacie konata. Interalie, li korespondis kun alilandanoj, esperantigis kubajn poemojn kaj novelojn, peris la revuon Paco kaj daŭrigis instrui Esperanton. Li faris ankaŭ multe da esploroj pri la historio de Esperanto en Kubo. Lia fidela agado ludis rolon en la revivigo de la kuba movado en 1971. Li estis honora membro de la Kuba Esperanto-Asocio kaj, elektita en la 75-a UK en Havano en 1990, ankaŭ de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng