Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plenumiĝis la unua permana kunligo de Shenzhou-9 kaj Tiangong-1
2012-06-25


La tri kosmonaŭtoj post permana kupliĝo de Shenzhou-9 kaj Tiangong-1 

 

    La 24-an de junio la kosmoŝipo Shenzhou-9 kupliĝis kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1 sub manipulo de kosmonaŭto. Tio markis, ke Ĉinio fariĝis la tria lando en la mondo, kiu posedas la teknologion de kupliĝo de spacoveturilo.

 

    La permana kupliĝo estis plenumita de 43-jara Liu Wang, kiu faris pli ol 1500 simulajn trejnojn surtere. Je la 12-a horo kaj 38 minutoj li ekregis permane pozicion, rapidecon kaj direkton de la kosmoŝipo de la loko je 140 metroj fore de Tiangong-1 por ke ĝi malrapide proksimiĝu al Tiangong-1.

 

    La permana kupliĝo je 343 kilometroj fore de la Tero postulas, ke kosmonaŭto havu tre bonan kunordigecon de okuloj kaj manoj, zorgeman manipulon kaj stabilan psikologion.

 

    Je la 12-a horo kaj 48 minutoj Shenzhou-9 renkontiĝis kun Tiangong-1. Je la 12-a horo kaj 55 minutoj ili realigis rigidecan kunligon kaj refoje formis kunligaĵon post disiĝo de pli ol unu horo. Tio signifas, ke Ĉinio plenumis la unuan permanan kunligon de kosmoŝipo kun kosmonaŭtoj en la spaco.

 

    Laŭ plano Shenzhou-9 kaj Tiangong-1 disiĝos permane post 4 tagoj. En la 29-a de junio Shenzhou-9 revenos. Tiam Jing Haipeng, Liu Wang kaj Liu Yang plenumos sian flugadon per Shenzhou-9 kaj kreos la rekordon de plej longdaŭra flugado en la ĉina historio de kunhoma spacoflugado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng