Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liberaj studoj de edukado.net
2012-06-25

    La 24-an de junio la edukado.net malfermis oficiale novan sekcion de la retejo. La sekcio LIBERAJ STUDOJ troviĝas en la KLERIGEJO. KLERIGEJO estas sekcio, kiu estis konstruita el privataj financaj rimedoj kaj ĝin funkciigas E-duKati. La entrepreno ebligas senpagan uzon de la modulo ankaŭ por la membroj de edukado.net. En la tutlibere vizitebla sekcio troviĝas prelegoj, prezentoj pri Esperanto kaj Esperanto-rilataj temoj kaj aliaj materialoj en Esperanto. Momente en la LIBERAJ STUDOJ estas jam 7 studbranĉoj, en ili 12 temoj kun ĉ. 20 lecionoj. Oni daŭre riĉigos la enhavon. La materialoj libere spekteblas, sed por elŝuto de dokumentoj kaj resumoj kaj por solvado de testoj la programo proponas registradon en la studejo, por ke la onia progreso estu sekvebla por la studantoj.

 

    En la sama KLERIGEJO funkcias du aliaj kursoj kun po 30-35 studantoj. Dum en la kurso Kultura vojaĝo al Vjetnamio en tiuj ĉi semajnoj finas sian 20-lecionan kurson deko da lernantoj. Sendepende de tio, ĉu oni vojaĝos al UK aŭ restos hejme, verŝajne valorus orientiĝi pri tiu interesa studeblo.

 

    Same ĉ. deko da studantoj en la alia kursejo RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net) proksimiĝas al la mezo de siaj studoj. Novaj kursanoj al ĉiuj studformoj de la KLERIGEJO estas tre bonvenaj.

 

    Jen la ligo al la KLERIGEJO: http://edukado.net/klerigejo

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng