Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
John Wells trafis apopleksian atakon
2012-06-25

    La konata lingvisto kaj esperantisto John Wells estis trafita de apopleksio dum promeno en la 20-a de junio, kaj nun estas flegata en malsanulejo. La anglalingvan informon pri la enhospitaligo de John Wells afiŝis en lia Facebook-paĝo lia najbaro, kiun li kontaktis telefone el la malsanulejo.

 

    John Wells estas 73-jara. Li estas emerita profesoro pri fonetiko. Li eklernis Esperanton 16-jara, kaj estis estrarano de UEA en la 1970-aj. Poste, de 1989 ĝis 1995 li estis la prezidanto de UEA. Li gvidis ankaŭ la Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-Klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Ekde 2007 John Wells estas la prezidanto de la Akademio de Esperanto.

 

    Multaj esperantistoj sendis iliajn bondezirojn al sinjoro John Wells rete.

 

(el Libera Folio

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng