Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Niaj tagoj en Herzberg am Harz dum la 64-a IFEK
2012-06-25

Teksto kaj fotoj de LIBA kaj FLOREAL GABALDA (Francio)

 


Aktivadoj dum la tagoj de la 64-a IFEK 

 

    La Esperanto-urbo Herzberg am Harz havis okazon gastigi la 64-an Internacian Fervojistan E-kongreson inter la 19-a kaj la 25-a de majo, 2012. Al ĝi aliĝis162 esperantistoj el 21 landoj de kvar kontinentoj. La plej foraj venis el Brazilo, Ĉinio, Ganao, Meksiko. La plej junaj partoprenantoj (en la aĝo de dujaroj) estis la knabo Samuel el Ĉeĥio kaj la knabino Kendra el Ganao. Ili amikiĝis sabate dum la interkona vespero. La aranĝon organizis germanaj fervojistoj kun la helpo de lokaj esperantistoj. La slogano "La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn" bonvenigis la partoprenantojn.

 

    Dimanĉe la inaŭguro komenciĝis per recitado de la poemo La vojo fare de junaj knabinoj. Sekvis salutvortoj de la reprezentantino de BSW kaj de la urbestro, kiu parolis esperantlingve. Nome de ILEI salutis Stefan MacGill. Li gvidis dum tri tagoj lingvo-seminarion. Sekvis salutoj de landaj reprezentantoj sub la reĝisorado de la ĉefdelegito Jindřich Tomíšek. En paŭzoj estis prezentitaj muzikaĵoj. Ankaŭ la virkoruso el Hanovro plezurigis la ĉeestantojn. La prezidantino de IFEF Rodica Todor disdonis diplomojn pro meritoj al la LKK-prezidanto Achim Meinel, al la prizorgantoj de la Interkultura Centro Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kaj al la urbestro Gerhard Walter. Poste ŝi deklaris la kongreson malfermita. Sekvis komuna fotado kaj uniformparado tra la urbo kun E-flagoj kaj ankaŭ tiuj de la koncernaj landoj. Akompanis nin muzikistoj. La etoso estis tre gaja kaj entuziasma. Posttagmeze la urbestro Gerhard Walter inaŭguris antaŭ la stacidomo la Esperanto-placon kaj Joachim Giessner vojon. Por plezuro muzikis blovorkestro. La tago finiĝis per kantoj kaj dancoj de folkora grupo el apuda vilaĝo.

 

    Lunde matene la partoprenantoj havis okazon viziti la kastelon de Herzberg kaj tie vidi la ekspozicion pri fervojo kaj la muzeon. Dume la reprezentantoj de IFEF ĝuis bonvenigan akcepton de la vicurbestro en la Kavalira salono de la kastelo. Posttagmeze la interesitoj povis aŭskulti prelegon pri la Internacia Centro Herzberg (ICH) kun fotoprezentado aŭ fakan diskutadon pri fervojo. Poste la kongresanoj partoprenis gviditan urbopromenadon kun vizito de la Internacia Centro Herzberg. La vespero estis dediĉita al la balo kun malgranda bankedo. Oni dancis kun ĝojo ĝis preskaŭ noktomezo kun akompano de agrabla muzikorkestro.

 

    Marde antaŭtagmeze okazis publika plenkunsido. Unue estis legitaj la alvenintaj salutmesaĝoj kaj poste oni traktis plurajn fervojistajn aferojn. Posttagmeze okazis duontaga ekskurso al Scharzfeld, kie oni vizitis la Unukornulan groton. Vespere ni spektis la filmon pri "175 jaroj de fervojoj en Germanio". Temis pri la historia evoluo de la fervoja trafiko en Germanio eĉ kun malagrablaj militaj eventoj. Ĉe la fino okazis lotumado. Feliĉa dano gajnis belajn skribilojn donacitajn de BSW.

 

    La merkredo estis dediĉita al tuttaga pertrajna ekskurso al Wernigerode. La reveno tra Harz-montaro okazis per buso. La partoprenantoj estis ravitaj. Aliaj povis profiti de gviditapromenado tra Herzberg. Vespere koncertis Ralph Glomp el Hamburgo. En lokaj ĵurnaloj aperis pluraj artikoloj koncernantaj la fervojistan kongreson.

 

    Ĵaŭde matene okazis fervojtemaj prelegoj, kiujn enkondukis kaj gvidis Ladislav Kovář. Oni prelegis pri baltmara tunelo, pri etŝpuraj fervojoj, pri fervoja projekto Stutgart, pri metroo en Rijad, pri trafika salono en universitato de Pardubice, pri nova silkvojo. Oni rememoris la lokan E-pioniron Joachim Giessner kaj elstarajn kroatajn esperantistojn. Oni ankaŭ eksciis pri novaĵoj de la bulgaraj fervojoj. Dum la paŭzo estis prezentita luebla biciklo, kiu bone funkciis dum la kongresaj tagoj. Posttagmeze la interesitoj havis eblecon ekskursi tra la Harz-montaro al la pitoreska urbo Goslar. Vespere, la belsona voĉo de la itala kantisto Manuel ĝojigis la partoprenantojn preskaŭ ĝis la noktomezo. Iuj ne rezistis kaj komencis danci. Dum la paŭzo li montris filmeton pri sia nigra kato, kiun li alkutimigis al balaila (eĉ "forta") karesado. Li ankaŭ interpretis memverkitan kanton dediĉitan al sia amata kato.

 

    Vendrede matene oni prezentis la venontan IFEF-kongreson okazontan komence de majo en Francio proksime de Bordozo, en "Artigues-près-Bordeaux". La alloga prezento espereble kunvenigos multajn esperantistojn. Poste la faka komisiono diskutis publike kaj fine oni pritraktis movadajn aferojn. Sekvis dankvortoj kaj donacetoj al LKK-anoj kaj transdono de la kongresa flago. Per la Esperanta himno ĉio finiĝis kaj Rodica Todor fermis la eventoriĉan kongreson.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng