Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Koncerto de Song Zuying
2012-06-25


Song Zuying en koncerto 
 

Afiŝo de la koncerto 

 

    Vespere de la 23a de junio en la Koncertejo de la Ĉina Konservatorio en Pekino Song Zuying, konata sopranulino kaj unuaranga aktorino de Ĉinio koncertis por sia doktoreco. En la koncerto ŝi kantis novajn kantojn adaptitajn el ĉinaj klasikaj poemoj en sia nova albumo Epopeo de Amo.

 

    Ŝia instruisto Jin Tielin diris, ke la albumo Epopeo de Amo riĉigis la ĉinan trezorejon de la popola muziko kaj kontribuis por gvidi la socian progreson, servi al kultura prosperiĝo en la nuna epoko kaj disvastigi la klasikan orientan kulturon.

 

    Krome ŝi kantis ankaŭ Bonajn Tagojn, Mengjiangnü, Rigardon al Luno, Kanton de Miaoling-montaro, kaj Amon al Ĉinio.

 

    Song diplomiĝis el la Ĉina Minzu-Universitato kaj la Ĉina Konservatorio. En la jaro 2009 ŝi denove studis en la Ĉina Konservatorio por doktoreco pri la popola muziko, sub la gvidado de Jin Tielin, honora rektoro de la Ĉina Konservatorio kaj prezidanto de la Pekina Literaturista kaj Artista Federacio.

 

    De la jaro 2002 Song faris koncertojn en la Sidneja Operejo, Ora Halo en Vieno, Prezento-Centro John F. Kennedy en Vaŝingtono, Nacia Stadiono en Pekino, Placo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, Taipei-a Areno, Reĝa Albert-Halo en Londono, kaj faris la turneon Ĉarma Ĉinio en dek ĉinaj urboj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng