2012-06-26 La numeroj 2184 kaj 2188, nome la dua kaj la kvina en 2012, de "Heroldo de Esperanto" estas ĵus eldonitaj. Anna Bartek, la ĉefa redaktorino, estas preparanta la ceterajn de la nuna jaro, por ke ili atingu la abonantaron ankoraŭ en julio. Sekvos la kompletigo de la kolekto 2011.
La unuaj paĝoj de la ĵus eldonitaj numeroj estas grandparte dediĉitaj al la strategiaj proponoj kaj la interna situacio en la ĉefaj nuntempaj realaĵoj de la Esperanto-mondo, tio estas UEA kaj la Esperanta Civito. Kaj la triaj paĝoj gardas sian karakteron, kun kulturaj novaĵoj kaj aliaj rubrikoj.
Heroldo sekvos la kongresojn en Vjetnamio pere de sia korespondanto Dieter Rooke.
(el Esperantio.net)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|