2012-06-27 La 28-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES) okazos en Pollando ekde la 21-a ĝis la 23-a de septembro 2012. La programo tradicie konsistos el tri branĉoj, el kiuj la unua inkluzivos artajn kaj kulturajn programerojn, la dua — prelegojn kaj klerigajn programerojn, kaj la tria — programerojn ligitajn kun la Esperanto-movado kaj ĝiaj pasintaj kaj aktualaj defioj.
ARKONES estas tute aparta kaj karakteriza aranĝo, kiu de unu flanko inkluzivigas sciencajn prelegojn (ĝi okazas tuj post la sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM) kaj seriozajn primovadajn diskutojn, kaj de la alia prezentas abundecon de la Esperanto-kulturo en ĝiaj pluraj aspektoj. Krome, dum la vendreda kaj sabata vesperoj oni invitos partoprenantojn distriĝi per kaj por Esperanto. Bonaj koncertoj kaj agrabla etoso ne malhelpos.
ARKONES okazas sub aŭspicioj de TEJO, membroj de la Pola Esperanto-Junularo partoprenos senpage, kondiĉe de aliĝo antaŭ la 15-a de septembro. Aliaj junuloj ĝuos rabaton.
(el La Balta Ondo)
Redaktoro: Xie Ruifeng |