2012-06-27 Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG
Forto kaj pacienco postulataj por preni metroon en Pekino
 En la haltejo Sihuidong |
Ĉiutage, por iri al la laboro mi devas preni la metroon de la linio n-ro unua en la haltejo Sihuidong, kie torentas homfluoj. En la pinthoroj, kiam oni iras al la laboro, ĉiuj haltejoj de metroo limigas eniradon de pasaĝeroj. La vicoj de atendantoj longas je 60 aŭ 70 metroj. Post kiam oni permesas al ili eniri en la haltejon, la atendantoj plenforte svarmas enen por repreni la tempon perditan dum atendado, kaj la spektaklo estas vere "impona".
 En la metroa vagono |
Kiam venas la trajno, la homfluaro tuj svarmas al la pordoj de la vagonoj kaj plenforte sin puŝas enen. En la vagonoj tre malmultaj pasaĝeroj havas ŝancon havi sidlokon, kaj la plejparto de ili sen ajn apogilo skuiĝas laŭ la ritmo de la vagono, tamen la pasaĝeroj havas nur unu komunan celon: envagoniĝi, kaj iuj eĉ envagoniĝas pere de helpo de laborantoj en la haltejo.
En la pinthoroj ofte mi povas min enpuŝigi en vagonon post forveturo de 2 aŭ 3 trajnoj pro tro da homoj. En la vagonoj la pasaĝeroj, ĉu konataj ĉu nekonataj ĉu viraj ĉu virinaj, ĉiuj estas streĉe kunpremitaj, bruston al dorso, apenaŭ sufokitaj.
 La pordo de vagono ne povas fermiĝi. |
Estas ĉiam en pinthoroj por la metroo de la linio n-ro unu, ĉar ĝi pasas tra pluraj movoplenaj komercaj distriktoj, la placo Tian’anmen, grandaj plansetlejoj kaj interligiĝas kun aliaj metroaj linioj. Kaj krome ĉe la hajtejo Sihuidong estas ankaŭ pluraj haltejoj aŭtobusoj longdistancaj kaj urbaj por ŝanĝi liniojn.
La matenaj pinthoroj daŭras de la 7-a horo ĝis la 9-a horo. Pro tro da metroo-veturantoj, oni devige limigas la nombron de pasaĝeroj. Sed en la tagoj de malbona vetero la situacio estas pli serioza.
La problemo pri tro da homfluoj en metroo dum la pinthoroj postulas urĝan solvadon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|