2012-06-27
 La ĉefa surteriĝejo de la kosmoŝipo Shenzhou-9 en Siziwangqi |
|
 Trejnado por rekupero de la revena kajuto |
La 25-an de junio oni ekfaris preparon en la ĉefa surteriĝejo en la aŭtonoma administra distrikto Siziwangqi de la Interna Mongolio en norda Ĉinio por bovenigi revenon de la kosmoŝipo Shenzhou-9 kaj la tri kosmonaŭtoj.
La sistemo de la surteriĝejo estas grava konsistiga parto de la ĉina projekto de kunhoma spacoflugado. Ĝi inkluzivas de ĉefa surteriĝejo, dua surteriĝejo, urĝa serĉado kaj savado surtere, urĝa serĉado kaj savado surmare, telekomunikado kaj kuracaj kontrolo kaj protekto al kosmonaŭtoj.
Ĉiuj personoj kaj instalaĵoj, kiuj partoprenos en rekupero de la kosmoŝipo kaj en serĉado kaj savado de la kosmonaŭtoj, jam atingis la ĉefan surteriĝejon kaj estas en preparado por bonvenigi Shenzhou-9 kaj la tri kosmonaŭtojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|