2012-06-27 La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la Premion Cigno 2012 al Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ilia modela informa agado instigis, interalie, la aperigon de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist kaj pro ilia informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield ankaŭ la vaste spektata televida programo BBC Matenmanĝo atingis pli ol milionon da homoj.
La decido pri la premioto ne estis facile farebla, ĉar aliaj Landaj Asocioj kiuj partoprenis la konkurson, montris serioze bravajn klopodojn por konigi la publikon pri Esperanto. Tio montras valoran engaĝiĝon ene de la Landaj Asocioj prioritatigi la informan agadon.
Fondaĵo Cigno estis starigita en decembro 2011 por premii la agadon de Landa Asocio ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto dum la periodo de unu jaro.
(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/06/cigno/)
Redaktoro: Xie Ruifeng |