2012-06-27 En marto de la jaro 1980, kamarado Tibor Sekelj, reprezentanto de la Jugoslavia Esperanto-Ligo, sekretario de la Konstanta Konsilantaro de Etnologiaj Muzeoj de Unesko kaj magistro de muzeologio, faris 18-tagan viziton al Ĉinio laŭ invito de la Ĉina Esperanto-Ligo.
Jam en 1957, kamarado Sekelj vizitis Ĉinion. Dum ĉi-foja revizito li pririgardis Pekinon, Chengdu, ĉefurbon de Sichuan-provinco, Xi'an, fame konatan antikvan ĉefurbon de Ĉinio, kaj la faman ŝtonan kavernaron Yungang apud la urbo Datong de Shanxi-provinco.
Pekinaj kaj Chengdu-aj esperantistoj okazigis kunsidojn por lin bonvenigi. La lasta faris raportojn pri la Esperanta movado de Jugoslavio kaj pri sia vojaĝo en Latin-ameriko.
Kamarado Sekelj havis fakan kunsidon kun ĉinaj muzeologoj kaj en kunsido kun laborantoj de nia redakcio li donis multajn bonajn proponojn.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|