Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Karmemore al s-ro Tibor Sekelj
2012-06-27

de ZHU MINGYI

 

    La 21-an de septembro 1988 forpasis intima amiko de la ĉinaj esperantistoj s-ro Tibor Sekelj. Je rememoro pri nia kunestado mi dronis en granda malĝojo.

 

    Frue en 1957 li vizitis Ĉinion. En 1980 li refoje vizitis nian landon kaj tiam mi konatiĝis kun li. Akompanate de mi, li vizitis Pekinon, Chengdu kaj Xi'an. Li estis modesta, afabla kaj parolema. Liaj paroloj kaj konduto donis al mi profundan impreson.

 

    S-ro Tibor Sekelj estis lernema. Li trifoje vizitis Ĉinion, ĉie observis atente, interesiĝis pri multaj aferoj kaj ofte starigis demandojn. Li vizitis pli ol 90 landojn kaj havis riĉajn travivaĵojn. Li lernis 25 lingvojn kaj lerte posedis la lingvojn hungaran, serban, anglan, japanan, francan, germanan, hispanan, italan, portugalan kaj Esperanton. Li povis verki en la lingvoj hungara kaj serba kaj Esperanto. Tion ne kredis multaj. Foje estis interesa okazaĵo dum lia vojaĝo: En lia vagono sidis kvin vojaĝantoj de malsamaj ŝtatanecoj. Ili ne kredis, ke li estas poligloto, kaj elpensis interesan provon. Ili do proponis, ke unu demandu kaj li samtempe respondu en la kvin naciaj lingvoj. Lia flua respondo mirigis ilin ĉiujn.

 

    S-ro Tibor Sekelj laboris serioze kaj sin dediĉis al Esperanto. Dum la pasintaj jardekoj li konscience okupiĝis pri Esperantaj laboroj kaj ĉiuokaze propagandis nian lingvon. Li estis observanto de UEA en Unesko kaj aktive laboris, utiligante la favoran kondiĉon. En sia 23-a sesio Unesko aprobis rezolucion por celebri la centjariĝon de Esperanto, kio estis nedisigebla de lia laboro. Por sukcesigi la aprobon, li persvadis la koncernatojn unu post alia. Krome, li funkciigis ankaŭ Esperanto-kurson, tradukis kaj verkis en Esperanto. Mi informiĝis, ke li publikigis almenaŭ 14 verkojn, inkluzive de 5 en Esperanto.

 

    Estas neforgesebla la amikeco de s-ro Tibor Sekelj al la ĉina popolo kaj la ĉina esperantistaro. En ĉiufoja vizito al Ĉinio, li multe klopodis por akceli kontakton de jugoslavaj kaj ĉinaj esperantistoj. Li tre zorgis pri la ĉina Esperanto-movado. En 1980 li proponis okazigi Universalan Kongreson de Esperanto en Ĉinio. Li speciale vizitis gvidanton de la Ŝtata Eduka Komisiono de Ĉinio kaj proponis al li alte taksi la Esperantan instruadon. Li zorgis ankaŭ pri la laboroj de la redakcio de EPĈ kaj la Ĉina Esperanto-Eldonejo.

 

    En 1986 li partoprenis en la 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Poste, li veturis al Japanio por partopreni en Esperanta simpozio. Sur revena vojo li faris mallongan restadon en Pekino. Eble pro troa laboro li malsaniĝis. Mi venigis al li kuraciston. En la 73-a Universala Kongreso de Esperanto okazigita en Roterdamo julie de 1988 mi revidis lin kaj ni interparolis duonhore. Ĉe la adiaŭo mi premis al li la manon, dezirante al li longan vivon kaj baldaŭan intervidiĝon. Ekster mia atendo, post pli ol unu monato li forlasis nin por eterne.

 

    Lia forpaso ne nur perdigis al la ĉinaj esperantistoj intiman amikon, sed ankaŭ estas granda perdo por la monda Esperanto-movado. Samkiel la aliaj ĉinaj esperantistoj mi tre malĝojas pro lia forpaso.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng