Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Historio de Esperanto (1991-2006)
2012-06-27

    La dua epoko: 1949~2006 (2)

 

    1991.

 

    Maje, laŭ la regularo pri la popolamasaj organizaĵoj difinita de la ĉina registaro, la Ĉina E-Ligo estis registrita kiel unu el la unuaj registritaj popolamasaj organizaĵoj de Ĉinio.

 

    Julie, la 76-an UK okazis en Belgeno, Norvegio.

 

    1992.

 

    Julie, la 77-an Universalan Kongreson de Esperanto okazis en Vieno, Aǔstrio.

 

    De la 17-a ĝis la 22-a de aǔgusto, okazis en Qingdao la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto kun temo "Kunlaboro kaj Progreso de Pacifiko".

 

    1993.

 

    Marte fondiĝis en Pekino la Ĉina Junulara E-Asocio kaj la Ĉina Fervojista E-Asocio. Yu Tao estis elektita kiel prezidanto de ĈJEA, kaj Li Sen kiel tiu de ĈFEA.

 

    Julie, la 78-an UK okazis en Valencio, Hispanio kaj ĉina E-delegacio ĉeestis .

 

    Aŭguste, invitite, du ĉinaj esperantistinoj partoprenis la 80-an Japanan Kongreson de Esperanto kaj la 70-an Jubileon de la Propaganda E-Asocio de Oomoto de Japanio.

 

    1994.

 

    De la 24-a ĝis la 30-a de julio, la 79-an UK okazis en Seulo, Koreio, la 13-membra Ĉina E-Delegacio partoprenis.

 

    De la 15-a ĝis la 22-a de sept., la 9-membra japana vizitgrupo estrata de Umeda vizitis la urbojn Ŝanhajo, Wuhan, Chongqing, Harbin kaj Jiamusi laŭ la spuroj de Verda Majo.

 

    La ĉina literatura revueto Penseo ricevis la honoran premion de Grabowski.

 

    1995.

 

    De la 22-a ĝis la 29-a de julio, la 80-a UK okazis en Tampere, Finnlando, la 3-membra Ĉina E-Delegacio ĝin ĉeestis.

 

    De la 11-a ĝis la 14-a de aŭg., okazis en Tianjin la 14-a Komuna Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj kun temo "unularo kaj Tradicia Kulturo".

 

    1996.

 

    De la 20-a ĝis la 27-a de julio, okazis la 81-a UK en Prago.

 

    Inter la 22-a kaj la 25-a de aŭg., okazis la 1-a Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanhajo, kun 584 esperantistoj el 18 landoj, kaj la kongrestemo estis "Azio kaj la 21-a Jarcento".

 

    De la 2-a ĝis la 7-a de sept., en Pekino okazis la 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto, sub la aŭspicioj de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

    1997.

 

    De la 19-a ĝis la 26-a de julio, la 82-a UK okazis en Adelajdo, Aŭstralio, unuafoje en Oceanio.

 

    1998.

 

    La 28-an de aprilo okazis la kunsido honore al la 90-a jubileo de UEA sub la aŭspicoj de ĈEL, la societo amikoj de Esperanto, la Redakcio de EPĈ, la Ĉina Radio Internacia, la Pekina E-Asocio kaj Sciencista-Teknikista E-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

    De la 24-a ĝis la 27-a de julio, en Pekino okazis la Komuna Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj.

 

    De la 1-a ĝis la 8-a de aŭg., la 83-an UK okazis en Montpellier, Francio.

 

    1999.

 

    De la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto, la 84-a UK kun 2712 partoprenantoj okazis en Berlin, Germanio.

 

    De la 22-a ĝis la 25-a de aŭgusto okazis la 2-a Azia Kongreso de Esperanto en Hanojo, Vjetnamio.

 

    2000.

 

    Marte, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis la inviton de UK al Ĉinio en 2004.

 

    De la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, la Ĉina E-delegacio ĉeestis la 85-an UK en Tel-Avivo, Israelo.

 

    De la 6-a ĝis la 12-a de aŭgusto, en Hongkong de Ĉinio okazis la 56-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, kaj samtempe la 19-a Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj.

 

    2001.

 

    Ekde la 1-a de januaro, El Popola Ĉinio aperis en interreto.

 

    De la 21-a ĝis la 28-a de julio, la 7-membra Ĉina Esperanto-Delegacio ĉeestis la 86-an UK en Zagrebo, Kroatio.

 

    2002.

 

    De la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto, la 9-membra Ĉina E-delegacio partoprenis la 87-an UK en Fortalezo, Brazilo.

 

    De la 23-a ĝis la 26-a de aŭgusto, la 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Seulo, Koreio.

 

    2003.

 

    Komencis aperi la retgazeto Libera Folio, okaze de la demisio de KKS Nikola Raŝiĉ.

 

    De la 26-a julio ĝis la 2-a de aŭgusto, la Ĉina E-delegacio el pli ol 20 membroj ĉeestis la 88-an UK en Goteborg, Svedio.

 

    2004.

 


La 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2004 en Pekino, Ĉinio. 

 

    De la 24-a ĝis la 31-a de julio, okazis la 89-a UK en Pekino, en ĝi estis 2031 partoprenantoj el 51 landoj.

 

    2006.

 

    La 58-a Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) okazigis en Ŝanhajo, Ĉinio.

 

    2012.

 


La 97-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio. 

 

    Okazos la 97-a UK kaj la La 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio. Samtempe la 26-an de junio estas la 125-a naskiĝtago de Esperanto.

图2-题图

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng