Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Congjun ricevis la "Premion de Elstara Gvidanto kaj Novkreinto"
2012-06-28


Michel Sidibe donas la premion al Li Congjun (dekstre). 

 

    La 26-an de junio la Aidosa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj aranĝis en la Popola Halo de Pekino ceremonion por doni la "Premion de Elstara Gvidanto kaj Novkreinto". Li Congjun, direktoro de la Xinhua-a Agentejo, fariĝis la unua premiito de la premio pro sia eminenta kontribuo por preventado kaj kuracado de aidoso.

 

    La "Premio de Elstara Gvidanto kaj Novkreinto" nove lanĉita de la Aidosa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj celas honorigi gvidantojn aŭ grupojn, kiuj faris ekzemplan kontribuon por mondskala realigo de "sen nova infektito, sen diskriminacio kaj sen rilata morto".

 

    En la jaro 2011 Li Congjun 3-foje intervidiĝis kun Michel Sidibe, vicĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuma direktoro de la Aidosa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj, en malpli ol 5 monatoj por kune projekti kaj antaŭenpuŝi la agadon por la publikaj interesoj pri aidoso kune organizitan de la Xinhua-a Agentejo kaj la Aidosa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Monda Tago de Aidoso. Ĉirkaŭ la 1-a de decembro, la Monda Tago de Aidoso, la Xinhua-a Agentejo publikigis afiŝojn en siaj pli ol 10 ĵurnaloj kaj gazetoj por veki atenton de popolamasoj al aidoso, kaj malfermis en sia retejo la specialan rubrikon "Atentu aidoson". Krome la agentejo dissendadis la afiŝon "Marŝu al la celo: Atingu nulon" sur la ekrano de la placo Times de Nov-Jorko en sinsekvaj 3 tagoj.

 

    En la pasintaj multaj jaro la Xinhua-a Agentejo ĉiam atentas agadojn por publikaj interesoj en la mondo inkluzive de preventado kaj kuracado de aidoso, kaj faris multajn rilatajn raportojn. Li Congjun estas pozitiva iniciatinto kaj antaŭenpuŝanto de la Xinhua-a Agentejo en plenumo de ĝiaj socia devo kaj misio por publikaj interesoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng