Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La elekto de kongreslando de UK kaj futbalo
2012-06-28

    Ĉi-jare la 97-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98-an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99-a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.

 

    "Argentino gastigos UK-on por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100-a datreveno de lia naskiĝo", – klarigas la Roterdama "Gazkomo".

 

    Kurioze, la elekto de kongreslando lastatempe mirinde koincidas kun la venkinto de la futbala mondpokalo de FIFA, okazanta ĉiun kvaran jaron. Vidu bonvole: en 1998 UK okazis en Francio, kaj Francio gajnis la mondpokalon. En 2002 la esperantistoj kongresis en la Brazila urbo Fortalezo, kaj tiujare Brazilo perbatalis la mondpokalon en Japanio kaj Koreio. En 2006 UKon akceptis la bela itala urbo Florenco, kaj la piedpilkistaro de Italio sukcesis gajni la mondpokalon en Germanio. Nu, kvar jarojn poste, en 2010, tiu regulo ne validis, ĉar la kongreslando Kubo ne partoprenis tiujaran mondpokalon en Sudafriko, kiun gajnis Hispanio – la eksmetropolo de Kubo. Sed danke al UEA la Argentinaj futbal-majstroj post du jaroj havos bonegan ŝancon iĝi mondĉampiono en la najbara-rivala lando Brazilo…

 

    Dume ne estas decidite, kie okazos la jubilea 100-a UK, sed oni scias, ke la Unuiĝo Franca por Esperanto jam anoncis, ke ĝi kandidatas por akcepti ĝin en 2015 en norda Francio, en la regiona ĉefurbo Lille (Lillo) kun tuta tago en Bulonjo-ĉe-Maro, kie en 1905 okazis la plej unua UK.

 

(de Aleksander Korĵenkov el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/06/213uk/)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng