Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Franca fotisto San Bartolomé kaj lia ekspozicio "Lunforma Pordo"
2012-06-28

de TAN XINGYU

 


San Bartolomé
 
 
Lunforma pordo
 
 
Barbiro
 
Riparisto de elektraj aparatoj
 

Vendejo de ŝuoj 
 

Vendejo de nudeloj 
 
 
Bickla riparejo
 

Junuloj sin lavas. 

 

    Ĉinoj rigardas plenlunon kiel simbolon de feliĉo. Ofte troviĝas lunforma pordo en ĉinaj tradiciaj konstruaĵoj. Sed por franca fotisto San Bartolomé, ĝi ne estas la simbolo de ĉina tradicia kulturo sed la pordo por kompreni la modernan Ĉinion.

 

    San Bartolomé havas multajn fruktojn en la arta kampo kaj ricevis la kavaliran ordenon pri arto kaj literaturo de Francio. Ĉinio estas granda parto de lia arta studo. Li fariĝis kultura ataŝeo de franca ambasadorejo en Ĉinio kaj helpis laboron por akordigi Ĉinion kaj Francion por la Kultura Jaro de Francio. San Bartolomé fondis la aktivadon "Printempo de Ĉina-Franca Kultura Interŝanĝo" kaj organizis interŝanĝajn aktivadojn inter ĉinaj kaj francaj artistoj en pli ol 20 aziaj urboj de 2006 ĝis la fino de la Pekinaj Olimpikoj. Li mem ankaŭ okupiĝas pri fotografado. Septembre 2010 li kune kun aliaj 2 alilandaj fotistoj gajnis la plej altan premion en la 10-a Internacia Fotografa Ekspozicio en Pingyao de Ĉinio.

 

    San Bartolomé vizitis multajn lokojn en Ĉinio, parolis kun diversaj ĉinoj. Kvankam li ne bone parolis ĉine, tamen tio neniam influas lian intereson por ĉinoj. Lia persona fotografaĵa ekspozicio kun la temo "Lunforma Pordo" okazis en Pekino 2011. Li unuafoje ekhavis la ideon por organizi ekspozicion kiam lin trafis granda trafikŝtopiĝo en Pekino. " Starante inter la du longaj muroj, mi estis altirita de la rondaj pordoj lunsimilaj. Iuvespere mi denove venis al la loko kaj vidis ne nur tiujn pordojn, sed ankaŭ homojn ĉe la pordoj. Malsame ol tiuj tradiciaj lunformaj pordoj sur muroj de parkoj aŭ de grandaj domoj, post tiuj pordoj estas tre simplaj vendejoj kaj ordinaraj loĝdomoj.

 

    San Bartolomé vivas en Shibalidian en Pekino. Li partoprenas en amuzaj kunvenoj de loĝantoj kaj manĝas surstrate en manĝstandoj. Vendisto Zhao konigis lin al siaj familianoj, parencoj kaj amikoj, kiuj aŭ vendas nudelojn aŭ laboras en lavbutiko kaj barbirejo.

 

    San Bartolomé por Zhao faris foton, kiu estis la unua verko en lia serio "Lunforma Pordo". La serio prezentas vivon de loĝantoj kaj belecon de homa naturo. Li diris: "Nun en Ĉinio ekzistas multaj metiistoj surstrate. Ili donas al la urboj homecon kaj vivecon. Por mi ne estas hazarde, ke post multaj jaroj mi trovis denove tiujn malriĉajn sed inteligentajn metiistojn en la ĉina kulturo, kiu estas tre malsama ol la nia. Ili estas aŭ simplaj aŭ saĝaj, aŭ gastamaj aŭ ruzetaj, same kiel metiistoj priskribitaj en libroj de Shakespeare kaj Dickens. Mi sentas dankemon al ili ĉar ili komprenigis al mi, ke potenco kaj avideco fakte estas vanteco. La somero de Shibalidian povas esti tre bela. "

 

    Zhu Jiong, komentisto de fotografio, opinias, ke San Bartolomé kreis la serion "Lunforma Pordo" ne kiel fotisto, sed kiel reĝisoro. Li prenis lunforman pordon kiel scenejon kaj prezentis faceton de Ĉinio en la moderniga procedo. Zhu Jiong diris, ke San Bartolomé prezentas la vivon kaj sentimenton de homoj de la malsupra socitavolo per vidpunktoj kaj estetika koncepto de alilandano. San Bartolomé diris, ke la lunforma pordo estas nur scenejo kaj grava estas la popola vivo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng