Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina junulino kontribuis medolon al korea malsanulo
2012-06-28


Tan Xiaojie 

 

    Je la 7-a horo de la 26-a de junio ĉina junulino Tan Xiaojie el la urbo Xuzhou, Jiangsu-provinco de Ĉinio, eniris en operaciejon por kontribui hematogeneajn trunkajn ĉelojn al malsanulo de la Korea Respubliko.

 

    Post pli ol tri horoj 1200 mililitroj da medolo estis kolektita. Poste la medolo estis transdonita de laboranto de la Medola Banko de Ĉinio al la rilata persono el la Korea Respubliko, kiu tuj flugis de Nankino al Seulo de la Korea Respubliko por garantii enmeton de la medolo en la korpon de la malsanulo en plej mallonga tempo.

 

    32-jara Tan Xiaojie estas flegistino de la ĉambro ICU en la hospitalo dependa de la Xuzhou-a Medicina Kolegio. Antaŭ 10 jaroj, kiam la Medola Banko de Ĉinio fondiĝis, ŝi sin anoncis por kontribui medolon. Post 10 jaroj ŝi fariĝis la unua volontulo kontribuinta hematogeneajn trunkajn ĉelojn al fremdlandano post la fondiĝo de la Medola Banko de Ĉinio.

 

    Medolo-kolekto bezonas punkcion, kiu dolorigas la kontribuanton. Kiam Tan Xiaojie sciis, ke la malsanulo suferas de multobla medolomo kaj la plej bona maniero por kuraci lian malsanon estas kolekto de medolo, ŝi senhezite forlasis aliajn kolekto-manierojn, kiuj alportos al ŝi relative malgrandan doloron, kaj elektis medolo-kolekton.

 

    Tan Xiaojie diris: "Kvankam ni ne konas nin unu la alian, sed por savi lian vivon mia faro estas inda."

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng