2012-06-29
 Laboranto de la Hongkonga Poŝto elmontras la poŝtmarkan blokon. |
La 27an de junio la Hongkonga Poŝto okazigis gazetaran konferencon por la emisio de bloko konsistanta el tri poŝtmarkoj por festi la 15-jaran jubileon de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono.
La ĉefa desegnaĵo de la bloko estas floranta ĉina cerciso, la loka floro de Hongkongo, kaj la kvin petaloj montras kvin ikonojn en Hongkongo por reliefigi la prosperon kaj kernan valoron de la regiono. La dancantaj kolorstrioj en la fono karakterizas dinamikon kaj fleksiĝemon de Hongkongo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|