Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gepatroj de astronaŭtino Liu Yang bonvenigos sian filinon per ĉina pentraĵo
2012-06-29


Onklo de Liu Yang elmontras la pentraĵon. 
 

Wang Tingyue kaj ŝia donaco 

 

    La 27-an de junio en la hejmo de astronaŭtino Liu Yang, ŝia onklo montris al ĉeestantoj ĉinan pentraĵon kun la titolo "Feino en la ĉielo". La gepatroj de Liu Yang diris, ke ili bonvenigos per tiu ĉi pentraĵo sian filinon kiu revenos al la hejmo en la urbo Zhengzhou de la ĉina meza provinco Henan post la sukcesa reiro de la spacoŝipo Shenzhou-9.

 

    En la elementa lernejo kie Liu Yang lernis, ŝia iama geinstruistoj, kunlernantoj kaj la tuta membraro de la nuna lernejo kune rigardis la lanĉiĝan procezon de la spacoŝipo Shenzhou-9. Post tiam, iu dekjara knabino pentris ĉi tiun ĉinan pentraĵon kun la titolo "Feino en ĉielo" por esprimi sian estimon kaj gratulon al Liu Yang.

 

    Ĉi tiu pentraĵo delikata desegnis ĉinan belulinon en antikva vesto, ĝia verkanto Wang Tingyue mem kaligrafis la titolon "Feino en la ĉielo" kaj la malgrandajn ideogramojn "donaco al sinjorino Liu Yang" penike. En la bildo, la eleganta belulino kun alte ligita hararo kaj flirtaj rubandoj tenas pluman ventumilon kiu simbolas inteligentecon de ĝia tenanto kaj staras sur kolora nubo kiu simbolas diecon de la figuro en la ĉina tradicia kulturo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng