Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia esperantista kariero
2012-06-29

 
Esperanto-kurso de la Pekina Radia Instituto en 1965
 

En la Seula Kongreso de Esperanto 
 


La aŭtoro 

de LIU CAISHENG

 

    En 1987 mi ĉeestis la 72-an kongreson de Esperanto en Varsovio. Tiam preskaŭ 6 mil samideanoj kune celebris la cenjaran jubileon de la publikigo de la Unua Libro de Esperanto. La kongreso postlasis al mi neforgeseblan impreson. De tiam forpasis aliaj 25 jaroj kaj en tiuj jaroj en nia Esperantujo kaj ĉe mi mem okazis multaj aferoj gravaj kaj ordinaraj.

 

    Rememorante tiujn aferojn, mi nature revigligis en mia cerbo mian esperantistan karieron.

 

    Mi esperantistiĝis en 1964, kiam mi finis mian studentan vivon en Heilongjiang-Universitato, kie mi lernis la rusan lingvon. Sed okazis grava afero en mia vivo, antaŭ mia eklaboro mi kazarde informiĝis pri Esperanto, tiu artefarita lingvo. Mi ekprovis studi ĝin kaj tuj post nelonge ekŝatis ĝin kaj komenciĝis mia esperantista kariero, kiu daŭris ĝis hodiaŭ.

 

    Post mia diplomitiĝo de Heilongjiang-Universitato mi eklaboris en la Fremdlingva Eldonejo, Pekino, kaj tiam la eldonejo intencis eldoni Esperantajn presaĵojn, sed mankis al ĝi esperantaj laborantoj, do la gvidantoj de la eldonejo decidis elekti kelkajn el la novicoj studi la artefaritan lingvon, mi do estis unu el ili. Mi rekomencis mian studentan vivon en la Pekina Radia Instituto, la nuna Ĉina Komunikada Universitato. Tiam la instituto situis proksime de la Domo de la Pekina Radio, en iu domego. La studentoj lernis, vivis kaj manĝis en la sama domo. Niaj esperantistaj kursanoj konsistis el 20 geknaboj, kiuj venis el Pekino, Ŝanhajo kaj Harbin. 6 el ili jam diplomitiĝis el superaj lernejoj kaj la ceteraj estis studentoj. La kursanoj estis junaj, ĝojaj kaj gajaj kaj ĉiam viglis en la vivo kaj lernado.

 

    En 1963 okazis en ĉina Esperantujo grava afero. En tiu jaro nia Ĉina Esperanto-Ligo okazigis laborkunvenon, kiun ĉeestis Hujucz, tiama prezidanto de ĈEL, kiu petis marŝalon Chen Yi viziti la ekspozicion. Chen tiam funkciis kiel ministro de la Eksteraj Aferoj de Ĉinio. Chen ĉeestis la ekspozicion kaj faris gravan paroladon pri Esperanto en nia lando. Li alte taksis la rolon de Esperanto en la interrilatoj de la ĉina popolo kaj eksterlandanoj kaj proponis iam okazigi la Univeralan Esperanto-Kongreson en Pekino. Ĉinaj esperantistoj estis kuraĝigitaj de lia parolado kaj post tio la Eduka Ministerio aprobis okazigi Esperanto-kurson en altaj lernejoj. Antaŭ ĉio la Esperanto-kurso por junaj instruistoj de altaj lernejoj okazis en la Ĉina Popola Universitato kaj akiris grandan sukceson. Post tio okazis alia E-kurso, kiun partoprenis mi kaj miaj kamaradoj.

 

    Niaj instruistoj estis famaj ĉinaj esperantistoj Venlo Fon kaj Zensto. Venlo Fon instruis al ni fonetikon kaj gramatikon, dum Zensto la konversacion. Ĉar ni ĉiuj iam lernis unu el fremdaj lingvoj, tial ni komencis la studon kompare facile.

 

    Parolante la lernadon de Esperanto, ni ofte ŝuldas dankon al la Pekina Radia Instituto, la hodiaŭa Ĉina Komunikada Universitato.Ĉar ĝuste en tiu universitato elbakiĝis multe da novaj esperantistoj, kiuj plejparte fariĝis elito de la ĉina Espernto-movado, inter ili estas famaj Esperanto-parolistoj, kiuj laboris longatempe en Esperanto-sekcio de la Radio Pekino, kiu poste alinomiĝis Ĉina Radio Internacia, kaj elitaj esperantistoj de la redakcio El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo. Ili viglis kaj viglas eĉ hodiaŭ en Espernato-movado de Ĉinio eĉ post sia emeritiĝo. Ili tradukis multe da verkoj el la ĉina lingvo en Esperanton aŭ inverse. Ili instruis nian lingvon al posteuloj, kaj multe el iliaj disĉiploj viglas en diversaj lokoj de nia vasta lando. S-ino Tan Xiuzhu ja estas unu el ili. Poste ŝi fariĝis prezidanto de ĈEL kaj unu el la gvidantoj de la redakcio de EPĈ. Pluraj ŝiaj kunlernantoj ludis gravan rolon en ĉina Esperantujo. En diversaj lokoj de la universalaj kongresoj ofte vidiĝas figuroj de iliaj kunlernantoj. En la sekvantaj jaroj la nomita lernejo okazigis plurfoje E-kurson, ankaŭ kiu elkulturis multe da eminentaj esperantistoj. S-ro Yu Tao ja estas unu el ili. Post sia diplomitiĝo de la universitato li laboris en la Fremdlingva Elldon-distribua Administracio kaj ludis gravan rolon por E-movado de Ĉinio. En la Pekina Universala Kongreso 2004, li estis elektita kiel membro de la estraro de UEA kaj nun daŭre funkcias kiel ĝenerala sekretario de ĈEL.

 

    Post unu jaro kaj duono ni finis nian studon de Esperanto en la Pekina Radia Instituto kaj eklaboris en diversaj lokoj.

 

    Sed ho ve, nelonge post nia diplomitiĝo komenciĝis la dekjara kaoso, t.e. la tiel nomata kultura revolucio kaj dronis en la kaoson ankaŭ ĉinaj esperantistoj. Pro ia kaj alia kaŭzo multe da esperantistoj junaj kaj maljunaj estis kritikitaj severe, iuj el ili eĉ portempe estis senigitaj je persona libereco. Feliĉe ke multaj esperantistoj kaj precipe membroj de la Esperanto-kurso de la Pekina Radia Insituto ne ĉesigis sian lernadon de nia lingvo kaj daŭre legis, parolis kaj tradukis.

 

    La kaoso finfine finiĝis kaj super la vasta teritorio de Ĉinio denove ekserenis la blua ĉielo kaj denove ekradiis de ĝojo ĉinaj esperantistoj. Ni do ĝoje komencis nian novan vivon kaj ludis nian rolon por diskomuniki nian karan lingvon Esperanto. Fine de 1978 okazis grava afero en politika vivo de la ĉina popolo. Tiam la Tria Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis turni nian atenton de la klasbatalo sur la paca socialisma konstruado. Profite de tiu feliĉa ŝanco la ĉina Esperanto-movado ricevis ĝojigan progreson. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Esperanta Movado disvolviĝis tre rapide en multaj lokoj de Ĉinio. Oni okazigis Esperanto-kurson en lernejoj mezaj kaj superaj, presis lernolibrojn Esperantajn kaj en tiu tempo naskiĝis multe da novaj Esperanto-societoj. La iamaj studentoj de la Pekina Radia Instituto, jam maturiĝis ne nur en la lingvo, sed ankaŭ en la socia vivo. Ili nature ludis sian rolon en tiu grava periodo de la ĉina Esperanto-historio.

 

    Tiutempe venis al Ĉinio multaj alilandaj samideanoj, inter ili estis japanaj, hungaraj, jugoslavaj, britaj kaj francaj. Ankaŭ iuj ĉinaj esperantistoj vojaĝis alilanden helpate de nia lingvo. Ĉinaj esperantistoj montris grandan intereson pri Universala Kongreso de Esperanto kaj samtempe ĈEL membriĝis de UEA. Eminentaj ĉinaj esperantistoj Li Shijun kaj Xie Yuming fariĝis membro de la Akademio de Esperanto. Tio multe entuziasmigis ĉinajn esperantistojn en ilia lernado kaj praktiko de la lingvo.

 

    Post diplomitiĝo de la Pekina Radia Instituto mi komencis labori super Esperanto en la Fremdlingva Eldonejo kaj en tiu eldonejo mi laboris entute 15 jaroj, post finiĝo de la kultura revolucio nia sekcio de la eldonejo kuniĝis kun redakcio de El Popola Ĉinio kaj mi nature transposteniĝis al la nova laborloko kaj fariĝis laboranto de tiu redakcio. Antaŭe, en la fremdlingva eldonejo la laboro estis ne densa kaj oni ofte ne havis taskon, kaj ni devis ofte atendi labortaskon kaj estis liberaj eĉ en la laborhoroj, sed en la nova laborunuo ofte estis granda kvanto da labortaskoj. Ĉiutage ni devis traduki, tajpi, poluri lingvon de la tradukaĵoj kaj legi la presprovaĵojn de presejo kaj post la laborhoroj ni devis nin okupi pri esperantaj aferoj.

 

    Multaj ĉinaj esperantistoj probable ne povis forgesi ke en la 80-aj jaroj la ĉinaj esperantistoj estis tre ĝojaj pro la rapida disvolviĝo de Esperanto-laboro en nia lando, tiutempe tra Ĉinio aperis multe da Esperanto-kursoj, kiuj estis destinitaj por diskonigi Esperanton, elbaki novajn esperantistojn, kaj ni, la mezaĝaj esperantistoj do estis taskitaj per tiu laboro.

 

    En tiuj jaroj naskiĝis Esperanto-asocioj en multaj lokoj de Ĉinio. Naskiĝo de la Pekina E-asocio gravuris neforgeseblan memoron en mia cerbo. Mi klare memoras, ke tio estis en 1981. La fondkunveno de la asocio okazis en la halo de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. La inaŭguron ĉeestis multaj famaj personoj, el kiuj estis multaj ministroj kaj vicministroj. La soleneco superis tiun de multaj asocioj inkl. de tiu de la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    Mi eklaboris en la gazeta sekcio de la redakcio El Popola Ĉinio, mi sciis, ke pro mia malalta lingvonivelo mi ne povas lerte manipuli la laboron, do nepre devas diligente labori, multe legi por memori kiel eble plej multe da novaj vortoj, vortokombinoj kaj esprimoj de eksterlandanoj en la lingvo Esperanto, mi do dediĉis grandan atenton al tio. Tiuflanke mi ŝuldas grandan dankon al mia instruisto, fama esperantisto Tikos, kiu tiutempe estis taskita pri prizorgo de Esperantaj legaĵoj, mi do ofte vizitis lin por prunti legaĵojn. Mi legis la La Faraono, Sub la ĵugo, Noveloj de Lusin, kaj multajn aliajn librojn. Mi legis kaj faris notojn. Dank’ al mia diligenta studo mia lingvonivelo progresis kaj mi komencis tradukadon de la ĉina lingvo en Esperanto. Mi tradukis por la redakcio de El Popola Ĉinio multe da artikoloj, kies originaloj superis milionon da ĉinaj ideogramoj entute kaj korektis kaj poluris tradukaĵojn, kiuj egalas al pli ol du milionoj da ĉinaj ideogramoj. Ĉiuj ili estis publikigitaj en la revuo. Krome. mi tradukis iujn librojn, kiaj Dramo “Tondroŝtormo”, esearoj "Ĉinaj Familiaj Pladoj", "Pri Nia Universo", "Provu por Via Sano".

 

    En 1994 mi ĉeestis la 79-an Universalan Kongreson de Seulo, kaj en ĝia kongresa universitato mi faris prelegon "Silka Vojo" kun tre belaj lumbildoj. Mia prelego altiris al si pli ol 200 aŭskultantojn, kiuj preskaŭ plenigis la salonon.

 

    En 2001 mi sesdekjariĝis kaj emeritiĝis laŭ regulo de la leĝo, sed mia esperantista devo ne haltis kaj post mia emeritiĝo mi ne ĉesigis mian esperantistan karieron. Mi ĉeestis iujn E-kunsidon, babilis kun alilandaj samideanoj kaj faris kaj faras kiel eble plej multe por nia Esperanto-laboro.

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng