2012-07-02
 Laborantoj elprenas objektojn el la revena kajuto de la kosmoŝipo Shenzhou-9. |
La 1-an de julio la Oficejo de la Ĉina Projekto de Kunhoma Spacoflugado kaj la Ĉina Korporacio de Spacofluga Scienco kaj Teknologio kune okazigis en Pekino ceremonion por malfermi la revenan kajuton de la kosmoŝipo Shenzhou-9 kaj transdoni al rilataj unuoj la objektojn vojaĝintajn 13 tagojn en la spaco kune kun la tri kosmonaŭtoj per Shenzhou-9.
La ceremonio okazis en la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio. Je la 10-a horo laborantoj malfermis la revenan kajuton per "ŝlosilo", elprenis el la kajuto la objektojn kaj transdonis ilin al rilataj unuoj.
Je la 10-a horo kaj 3 minutoj de la 29-a de junio laŭ la pekina tempo la revena kajuto de la kosmoŝipo Shenzhou-9 surteriĝis en la ĉefa surteriĝejo en la meza parto de la Interna Mongolio. La kosmonaŭtoj Jing Haipeng, Liu Wang kaj Liu Yang en bona sanstato sekure elkajutiĝis post 13-taga flugado en la spaco. Tio markis, ke Ĉinio plenumis la unuan kunligon de kunhoma kosmoŝipo en la spaco.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|