2012-07-02
Tri ĉinaj skafandristoj salutas mansvinge. |
|
 Jiaolong kaj ĝia patrina ŝipo Xiangyanghong n-ro 9 |
La 30-an de junio la ĉina batiskafo Jiaolong sukcese finis sian 6-an homportan teston en maro je profundeco de 7035 metroj, en kiu Jiaolong plenumis la tutflankan ekzamenon kaj teston pri ĝiaj diversaj funkcioj kaj proprecoj. Tio markis, ke Jiaolong plenumis ĉiujn submarajn testojn de la rangoj de mil metroj ĝis sep mil kaj eniros en la praktian periodon. La direktoro de la testo diris, ke tri el la ses-fojaj testoj de Jiaolong estis plenumitaj en la maro je la profundeco de pli ol 7 mil metroj kaj la plej granda profundeco atingis 7062 metrojn. Ĉiuj testoj atingis sian difinitajn celojn.
Redaktoro: Zhao Xi k Chen Ji
|