Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekveturis la 5-a ĉina scienca ekspedicio al la Norda Poluso
2012-07-04


La sciencesplora ŝipo Xuelong ekveturas de la kajo en la Olimpika Centro por velado en Qingdao. 
 

Scienc-esploristo adiaŭas siajn familianojn. 

 

    La 2-an de julio la 5-a ĉina scienca ekspedicio de la Norda Poluso ekveturis per la sciencesplora ŝipo Xuelong de la kajo en la Olimpika Centro por velado en la urbo Qingdao, Shandong-provinco en orienta Ĉinio, al la Norda Poluso por fari sciencan esploradon.

 

    La scienca ekspedicio konsistas el 120 personoj inkluzive de scienc-esploristoj, organizistoj, kunordigistoj, administristoj, loĝistikistoj, ĵurnalistoj, ŝipanoj, sciencisto el Taiwan kaj 4 sciencistoj el Francio, Danlando kaj Islando.

 

    La ĉefa tasko de la scienca ekspedicio estos esplori la ŝlosilan faktoron de ŝanĝiĝo de la oceana medio kaj tiun de sistema ŝanĝiĝo de marakvo al glacio kaj vaporo, fari enketon pri geologia registrado pri rapida ŝanĝiĝo de la oceana medio en la regiono de la Norda Poluso, pri ĝia influo al la ĉina klimato kaj pri la ŝlosila faktoto de la geofizika kampo en la regiono de la Norda Poluso, fari analizon pri strukturaj trajtoj kaj esplori la nunan staton de ekosistema funkcio en marareo de la Norda Poluso kaj ĝian influon al ŝanĝiĝo de la terglobo.

 

    La sciencesplora ŝipo Xuelong veturos pli ol 17 mil marmejlojn en 90 tagoj kaj revenos al Ŝanhajo en la 29-a de septembro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng