Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Serĉado por saĝo
2012-07-04

    Foje la reĝo aŭdis, ke iu lia regnano nomata Nasrudin Afanti havas grandan saĝon kaj profundajn sciojn. Jen iun tagon li vizitis Afanti kun sia sekvantaro.

 

    "De kie venas la saĝo en via kapo, Afanti?" demandis la reĝo.

 

    "Ĝin mi trovis post peniga serĉado," respondis Afanti.

 

    "Ĉu tamen saĝon oni povas trovi?"

 

    "Jes, via moŝto!"

 

    "Diru al mi, de kie vi trovis"

 

    "Ho, tre facile. Prenu hojon kun vi kaj min sekvu, via moŝto."

 

    La reĝo tre ĝojis kaj pensis: "De kiam mi fariĝis reĝo, la popolanoj ĉiuj opinias, ke mi estas sentaŭga kaj malsaĝa. Vere mia saĝo estas limigita. Ĉi-foje, kiam mi trovos ĝin, mi plenŝtopos mian kapon per ĝi kaj krome hejmportos du kestojn da ĝi por kaŝe konservi en la palaco, por ke mia filo uzu, kiam li plenkreskos." Li tuj ordonis al lakeo preni hojon kaj foriris kun Afanti serĉi saĝon.

 

    Kondukate de Afanti, ili longlonge iris, sed fine venis al peco da sovaĝa tero. Demetinte sian jakon, Afanti diris al la reĝo: "Bonvolu demeti vian reĝan robon kaj ekfosi per la hojo." La reĝo devigite demetis sian robon kaj ekfosis. Post longa fosado li tamen neniom da saĝo trovis, sed ricevis nur sangajn vezikojn sur siaj manoj. Li tiel forte koleris, ke liaj barbharoj stariĝis kiel herbo kaj liaj okuloj rondiĝis kiel tetasoj.

 

 

 

    "Kial mi ne trovis saĝon, Afanti?" furiozis la reĝo.

 

    "Ne estu malpacienca, mia reĝo. Fosu, fosu daŭre! Ni plugu la terpecon ĉi-aŭtune, semu saĝon en ĝi venontan printempon kaj ni rikoltos somere," senzorge respondis Afanti kaj denove levis la hojon.

 

    "Ĉu ne estas greno la saĝo dirita de vi?" denove demandis la reĝo.

 

    "Prave, prave," respondis Afanti, " se en via palaco ne estus greno akirita per la sango kaj ŝvito de popolanoj, kiel via moŝto povus veni kun mi por serĉi saĝon?"

 

(El la libreto Rakontoj pri Afanti, Ĉina E-Eldonejo, 1982)

Redaktoro: Zou Guoxiang

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng